Kiu manĝis la balenon?

La demando Kiu manĝis la balenon? elvokas urban legendon faman en la oriento de Kantabrio (norda Hispanio), ĉefe en komarko de la rivero Asón. Tiu ĉi legendo atestas la rivalecon inter du najbaraj vilaĝoj: Laredo kaj Santoña. La legendo baziĝas je historie vera fakto: apero de mortinta baleno ĉe marbordo de Santoña en 1934 kaj ties manĝado. De tiam, loĝantoj el unu kaj alia vilaĝo moke akuzas sin reciproke je manĝi la karnon de la baleno, kaj tial famiĝis tiu ĉi demando. Responde, oni paradokse konstatiĝis, ke anoj el ambaŭ vilaĝoj manĝis ties karnon.

Apero de baleno redakti

La legendo baziĝas je apero de baleno en la 1940-aj jaroj, tuj post fino de la Hispana Enlanda Milito. En la frua mateno de la 2-a de novembro 1942 (laŭ aliaj versioj, de la 30-a de oktobro 1943) oni vidis kadavron de baleno movitan de marfluo en la Golfo de Santoña. Homo el Santoña, Octavio Valle (kromnome "Tavio"), sukcesis kapti la mortintan balenon per granda fiŝkapta ŝnurfino. La loka ŝipo Plus Ultra, estrita de Manuel Adolfo Muela, trenis ĝin ĝis sabla marbordo kie oni konstruis kaj riparis ŝipojn. Al loko scivoleme tuj alvenis tiom da vilaĝanoj, ke perturbiĝis la deĵor-tempoj en la lokaj konservaĵ-fabrikoj kaj la lernejoj fermiĝis.

Panoramo de la loko, kie okazis la historia fakto: plej proksime videblas Santoña kaj maldekstre estas ekstremo de plaĝo Salvé de Laredo.

Aŭkcio kaj disigo redakti

 
Laredo kaj, fone trans maro, Santoña.

La baleno longis je 14 metroj kaj pezis je 16 tunoj. En aŭkcio ĝi vendiĝis je 25000 pesetoj al komercistoj Luisa Maza, Fratoj Ambrosio kaj Vicente Herrería. Poste, la fratoj Casimiro kaj Tomás Bonet disigis la kadavron per du-homa segilo. En la fabriko de Luisa Maza, Quico je kromnomo El Cano, Rufino Salgado kaj Nido Ruiz pretigis la pecojn per tranĉiloj donitaj de Isaac Pila. Multaj ĉeestantoj spektis tiun laboron kvazaŭ spektakle.

Manĝado redakti

La nutraĵo eltranĉita el la baleno disdoniĝis ĉi tiel:

  • La kapo estis esplorita de biologoj venintaj el la regiona ĉefurbo Santandero kaj estis portita al la Oceanografia Insituto de Santandero.
  • La karno, sume 8000 kiloj saligitaj por konservo, disdoniĝis al homoj de Santoña kaj Laredo (kie vendiĝis je 5 pesetoj kontraŭ unu kilo), sed la plimulto estis manĝita de armeo, ĉefe, de trupoj en la milita bazo en Burgoso.
  • La graso sendiĝis al Barcelono, plejparte al laboratorioj de kosmetikaĵoj.

Cirkonstanco de malsato redakti

Pri la morto de baleno oni hipotezas, ke pro la multego da vundoj en sia korpo la baleno plej eble estis mise rigardita kiel ŝipo (eĉ submarŝipo) kaj atakita de militŝipo. Tiu ĉi hipotezo kongruas kun la tiama milita situacio, ĉar tre aktivis maraj atakoj okaze de la Dua mondmilito.

La okazintaĵo estis tre grava kaj oni plu memoras ĝin eĉ hodiaŭ ĉar ĝi okazis samtempe al pluraj malfacilaj flankfaktoj. Ĉi tiuj estis precipe manko kaj porciumado de manĝaĵoj (kaj do, malsato aŭ malsatego) pro la severega ekonomia situcio de Hispanio tuj post la Enlanda Milito, dum la akra Dua mondmilito kaj sub nesaĝa ekonomia politiko de Frankismo. En tiu ĉi kunteksto, la apero de tiel granda kaj karno-riĉa besto certe impresis la homojn de la du vilaĝoj kaj ties idojn. Tamen, oni scias, ke la plimulton de karno manĝis soldatoj.

Tuj aperis legendo pri jena disputo, ĉar ĝi estas historia fakto apartenanta al du najbaraj vilaĝoj, kiuj delonge jam ŝerce kaj reciproke mokadis sin (rivaleco baziĝas je reciproka konkuro ĉar ambaŭ vilaĝoj estas du gravaj fiŝkaptaj havenoj en la Kantabra Maro dum la 20-a jarcentoj).

Eksteraj ligiloj redakti