Orienta Marbordo de Kantabrio

(Alidirektita el Costa Oriental)

La Orienta Marbordo de Kantabrio (hispane: Costa Oriental) estas komarko en Kantabrio (norda Hispanio).

Orienta Marbordo
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Laredo
Municipoj 4
Areo 142,26 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
54.046 loĝ.  (2012)
379,91 loĝ./km²
Komarko en Kantabrio.
vdr

Ĝi estas tre dense loĝata komarko. En la komarka ekonomio fiŝkaptado kaj manufakturado de fiŝoj estis tre grava, sed hodiaŭ ankaŭ turismo havas ĉefan rolon.

En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj kaj tial administra komarko-divido estas nur kultura aŭ socia.[1]

Geografio redakti

Ĝi situas en la orienta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro kaj la regiona limo kun la Eŭska Aŭtonoma Komunumo.

Ĝi ampleksas nur kvar municipojn:

La riveroj Asón kaj Agüera trafluas la komarkon kaj venas en la maron en ties marbordo.

Loĝantaro redakti

Ties ĉefurbo estas Laredo kaj ties plej loĝita loko estas Castro Urdiales. Laŭ la censo de 2012, sume la loĝantaro estas 54.046 homoj. Tamen, en la komarko estas granda nombro de homoj originaj de Eŭskio (ĉefe Biskajo) kaj loĝantaj en Kantabrio sed ne oficiale registritaj en la censoj de la municipoj. Kialo estas tio, ke la kosto de loĝejoj estas pli malmultekosta ol en Biskajo, kaj precipe Bilbao (plej granda urbo en Eŭskio), kiu situas tre proksime de la komarko (aŭtomobila veturo daŭras maksimume 30 minutojn de la plej malproksima municipo, tio estas Colindres).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Leĝo 8/1999, de la 28-a de aprilo, pri komarkoj de la Aŭtonoma Komunumo Kantabrio. [1] Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine