Likva demokratio


Likva demokratio (aŭ delega demokratio) estas politika sistemo en kiu ĉiu homo kun balotrajto povas aŭ partopreni en la ŝtataj decidoj, aŭ « delegi » sian decidpovon al alia homo. Male al rekta demokratio tiu sistemo taksas necesa elekti popolajn reprezentantojn por regi demokratan ŝtaton, pro tio ke permesi al miloj da homoj egale partopreni en ĉiuj landaj decidoj estas « nerealisma », sed male al reprezenta demokratio ĝi opinias ke plej multe kiel eble da homoj devus povi partopreni en la ŝtataj decidoj kaj tial kontraŭas la koncepton pri fiksita nombro da reprezentantoj. Dum teoria nacia baloto en likva demokratio ĉiu civitano devus elekti inter delegi sian voĉon al delegito (t.e voĉdoni por reprezentanto) kaj esti mem delegito. Post tia baloto ne estus venkintoj kaj venkitoj ĉar ĉiu kompetenta kaj volema civitano estus delegito, nur estus delegitoj ricevinte pli da voĉoj ol aliaj kaj dum ŝtata decidado ĉiu delegito havus tiom da voĉoj kiujn ri ricevis (kaj ankaŭ sian propran). La termino likva demokratio aludas la fakton ke tia sistemo ne havus antaŭdifinitan formon, same kiel likvo[1].

Skemo pri funkciado de likva demokratio, maldekstre de la punktita linio troviĝas la delegintoj kaj dekstre de ĝi la delegitoj. Tiu ekzemplo montras variaĵon de la sistemo en kiu eblas delegi sian voĉon al iu ajn eĉ se tiu ne volas esti delegito.

Referencoj redakti

  1. Bryan Ford (15-a de majo 2002). Delegative Democracy (angle) (PDF). Alirita la 16-an de aprilo 2024.