Liliomfi (filmo)
Liliomfi (aŭ Liliulo) estis sukcesa kolora filmo dum la frua socialismo en Hungario.
Liliomfi | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Liliomfi |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1954 |
Daŭro | 109 minutoj |
Reĝisoro(j) | Károly Makk |
Scenaro | Yvett Bíró, Péter Bacsó, Dezső Mészöly |
Laŭ la verko de | komedio de Ede Szigligeti |
Muziko de | Ottó Vincze |
IMDb | |
Historia epoko
redaktiTiutempe la komunistoj firme havis la potencon. Oni permesis nur tiujn filmojn, kiuj prezentis la tiutempan laboriston aŭ kamparanon, kiu ekzemplodone vivas en la popoldemokratio aŭ foje ĉerpis el la hungara historio. La komedio okazas en la frua 19-a jarcento (aŭ iomete pli frue).
Rolantoj
redakti- Iván Darvas, Liliomfi
- Marianne Krencsey, fraŭlino
- Samu Balázs, kuratoro de la fraŭlino
- Sándor Pécsi,
- Margit Dajka,
- Sándor Tompa,
- Éva Ruttkai,
- Imre Soós,
- Dezső Garas,
- Erzsi Pártos,
- kaj aliaj
Historio
redaktiAktora migra trupo alvenas al Balatonfüred. Aktoro Liliomfi ekemas fraŭlinon. Ankaŭ ŝi amas la aktoron kaj ili renkontiĝas sekrete. Hazarde jam pli frue kuratoro de la fraŭlino volas aranĝi geedziĝon inter Liliomfi kaj sia zorgatino, se Liliomfi forlasas la aktoradon. Anonciĝas multe da problemoj, sed fine la latina proverbo reliefiĝas: "Omnia vincit amor" (La amoro ĉion venkas). La historio bone prezentas la tiutempan socian vivon.