Iván Darvas
Iván Darvas [darvaŝ], hungare Darvas Iván estis elstara hungara aktoro kaj voĉoaktoro.
Iván Darvas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Darvas Iván | |||||
Naskonomo | Darvas Szilárd | ||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1925 en Behynce | ||||
Morto | 3-an de junio 2007 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • angla • ĉeĥa • germana • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Alliance of Free Democrats (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Klári Tolnay Erzsébet Házy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro reĝisoro politikisto filmaktoro vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
án Darvas naskiĝis, kiel Darvas Szilárd la 14-an de junio 1925 en vilaĝo Behynce en Slovakio (nuntempa urboparto de Tornaľa). Li mortis la 3-an de junio 2007 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIván Darvas apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, sed li parolis ankaŭ germane kaj ruse. Li komence vivis en Prago, poste frekventis la aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto, kiun li ne finis. Li debutis en 1946 en Budapeŝta teatro. En 1956 li aktivadis en la revolucio, tial poste li estis kondamnita, baldaŭe li rajtis labori, kiel simpla laboristo. Ekde 1963 li denove aktoradis. En 1972 li edziĝis, baldaŭe havanta 2 filojn. Inter 1990-1994 li estis ankaŭ parlamentano. Li ricevis premiojn Kossuth en 1978 kaj 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenis al Aktoro de la nacio. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoradis.
Roloj (elekto)
redakti- 39 filmoj inter 1948-2007, inter ili Liliomfi (filmo), Budapesti tavasz, Surveturo, Dolarpaĉjo, En uniformo, Gerolsteini kaland, La kaporalo kaj la aliaj, Malvarmaj tagoj
- 23 televiziaj filmoj inter 1964-2004
- diversaj teatraĵoj de William Shakespeare, Ferenc Molnár, Neil Simon, Bertolt Brecht, Jean Anouilh, ktp