Erzsi Pártos
Erzsi PÁRTOS [erĵi pArtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pártos Erzsi estis hungara aktorino, voĉoaktoro.
Erzsi Pártos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pollák Erzsébet |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1907 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de aprilo 2000 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/5-2-31 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Pártos naskiĝis, kiel Pollák Erzsébet la 2-an de aprilo 1907 en Budapeŝto - mortis la 18-an de aprilo 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiErzsi Pártos frekventis aktoran lernejon inter 1926-1929 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. Ŝi apartenis al diversaj teatroj, ekzemple longe al Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj al Operetoteatro (Budapeŝto). En 1967 ŝi emeritiĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1967 kaj 1991.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 59 kinejaj filmoj inter 1932-1993, ekzemple Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), Liliomfi, 1954
- 22 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1965-1988, ekzemple Részeg eső (Ebria pluvo), 1979
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Makbeto - sorĉistino; Zsigmond Móricz: Rokonok (Parencoj) - onklino Kati; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo - Helena, ciganino
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto