Lim Su-gyung
Lim Su-gyung aŭ Lim Su-kyung (naskiĝis la 6-an de novembro 1968 en Seulo) estas sudkorea politikistino, sociala kaj homrajta aktivistino.
Lim Su-gyung | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1968 (55-jaraĝa) en Seulo |
Lingvoj | korea |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Universitato Hankuk pri Fremdaj Studoj |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Biografio
redaktiŜi iĝis konata en 1989, kiam ŝi — spite al malpermeso de Sud-Koreio — partoprenis en la 13-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Pjongjango. Ŝi ricevis la karesnomon Floro de la Unuiĝo, pro la reprezento de la sudkoreia studenta organizo Jeondaehyop. Kiam ŝi reveturis tra Panmunjom al Sud-Koreio, ŝi estis arestita pro neglekto de la nacia sekureca leĝo de Sud-Koreio. Ŝi estis en prizono 2,5 jarojn. La sud-korea prezidento Kim Dae-Jung pardonis ŝin en 1999. Ŝia okjara filo mortis en 2005, post tio, ŝi retiriĝis el la politiko al budhisma klostro.
En aprilo de 2012, ŝi iĝis reprezentantino de la Unuiĝinta Demokrata Partio en la unuĉambra parlamento de Sud-Koreio.