Linda Brava

Linda BRAVA, oficiale Linda Lampenius (naskiĝinta 26-a de februaro 1970 en Helsinko), estas svedlingva finnlanda violina ludisto. Ŝi uzas en Finnlando normale sian oficialan familinomon sed eksterlande la artistnomon Brava. Ŝi komencigis sian karieron infane en fino de 1970-aj jaroj en porinfana muzika projekto Viuluviikarit musiikkimaassa, "violonaj gebuboj en muziklando." Ŝi loĝas plejparte ekster Finnlando ekde la jaro 1997. Ŝi ludis por multaj ŝtatestroj. Ŝi ludis ankaŭ ekzemple en muzikala verko de Andrew Lloyd Webber en Anglio kaj en itala muzika projekto, kiu estas vastigita al televido de 160 landoj. En Finnlando ŝi estas vere konata pri iuj aliaj aferoj krom muziko, speciale pri erotikaj bildoj pri Lampenius el la jaro 1998, agado kiel manekeno kaj reklamisto.

Linda Brava
Persona informo
Naskonomo Linda Magdalena Lampenius
Aliaj nomoj Linda Brava
Naskiĝo 26-an de februaro 1970 (1970-02-26) (54-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Sibelius Academy
Familio
Patro Börje Lampenius
Okupo
Okupo modeloaktoroviolonisto
TTT
Retejo https://lindalampenius.com
vdr