Lingvonesto

Lingvonesto estas infanvarta, parte lernejeca agado, kiu celas transdoni lingvon kaj ties kulturon de la nejunaj generacioj al la juna, por ke la lingvo regajnu vivoforton. En la vartejoj-lingvonestoj oni peras de generacio al alia lingvon de malplimulto, minacatan, eventuale malaperontan, kiun la ĉirkaŭa socio kaj eble ankaŭ la gepatroj de la infanoj ne plu aktive regas [1].

La instrumetodo estas nomata lingva bano (ankaŭ lingva mergo aŭ, rekte pruntite el aliaj lingvoj, imersio), sed la nomo lingva bano estas uzata unuavice, kiam temas pri infanoj de socia plimulto lernantaj alian lingvon. La termino lingvonesto originis en la Maoria lingvo, por kies fortigo en Nov-Zelando agadis la unuaj lingvonestoj, kōhanga reo en la maoria lingvo. Lingvonesto estas por la infanoj ludejo-vartejo-lernejo, kie la ĉeestantaj plenkreskuloj parolas la lingvon instruatan. Ne temas pri lecionoj de la lingvo, sed estas tute ĉirkaŭaĵo, kie la infano kreskas nature alproprigante la lingvon kaj ties kulturon. La instruistoj-vartantoj povas aparteni al la generacio de geavoj, kiuj ankoraŭ bone regas sian originan lingvon.

La lingvonesta metodo estis efike uzata en Nov-Zelando, kie Maorioj komencis la agadon jam en 1982. Ĝi estis poste aplikata ankaŭ en Havajo (kun la havaja nomo pūnana leo), kaj la aŭstralia registaro devontigis sin provi lingvonestojn en sia agadprogramo por indiĝenaj lingvoj[2].

En Finnlando la metodo estis uzata por la du malgrandaj lingvoj, la skolt-samea kaj la anar-samea, en Estonio por la voroa lingvo[1]. En Usono ĝi estis aplikata ekzemple por la lakota lingvo [3]. Pluraj popoletoj en Rusio vidas la lingvonestan metodon kiel eblan savilon de siaj lingvo kaj kulturo [4][5].

Vidu ankaŭRedakti

Indiĝenaj lingvoj de Ameriko

Indiĝenaj lingvoj

Instruado de lingvoj

Notoj kaj referencojRedakti