lipu tenpo
ĉiumonate eldonita zino skribita en Tokipono
lipu tenpo (esperante: "tempa dokumento" aŭ "revuo") estas enreta revuo skribita en Tokipono. Ĝi estas zino, kaj ĝi estas senpaga. La unua numero, nanpa akesi, estas publikigita en 1-a de februaro 2021, kaj novaj numeroj eldoniĝas ĉiumonate. Ĝi enhavas diverstemajn artikolojn kun originalaj ilustraĵoj, kaj ankaŭ poemojn kaj komiksojn.
lipu tenpo | ||
![]() nanpa akesi, la unua numero de lipu tenpo
| ||
revuo | ||
---|---|---|
Speco | internacia tokiponlingva zino | |
Periodeco | monata | |
| ||
Establodato | 2021 | |
Prezo | senpaga | |
ISSN | 2752-4639 | |
| ||
Retejo | liputenpo.org | |
La revuo estas eldonita laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0.
Logotipo
redaktiLa logotipo de lipu tenpo estas flava kvadrato kun blua kvadrato en la supra dekstra angulo. Flavo kaj bluo estas ankaŭ la koloroj de la logotipo de Tokipono, kaj de la fasonado de la paĝoj en la revuo. La formo de la logotipo estas kombinaĵo de signoj (lipu) kaj (tenpo) en la logograma tokipona skribsistemo sitelen pona.
Eksteraj ligiloj
redakti- liputenpo.org, la oficiala retejo de la revuo.