Lisandro Martínez

argentina futbalisto

Lisandro Martínez, ofte neformale nomata Licha Martínez, estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  18-an de januaro 1998(nun 1998-01-18) en Gualeguay, provinco Entre Ríos, do nun estas 26-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2017, ekde la komenco de 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo Manchester United. Krome ekde la jaro 2019 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj samtempe en 2020 kaj 2021 ankaŭ membris en la juna argentina futbala teamo de sub-23-jaruloj. Kadre de la regula nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "25".

Lisandro Martínez
en aŭgusto 2016
en aŭgusto 2016
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1998 (1998-01-18) (26-jaraĝa)
en Gualeguay, provinco Entre Ríos
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr