Listo de roluloj de Soul Eater

Listartikolo en Vikipedio

Ĉiu rolulo de Soŭl Ita (Soul Eater) havas unikan karakteron, kiu reprezentas iujn trajtojn de homa animo. Karaktero de rolulo speguliĝas ne nur sur aspekto de rolula animo, sed ankaŭ sur aspekto de rolulo mem. Nomoj de roluloj ofte parodias rolulojn de aliaj verkoj, mitaj nocioj ktp. Pro tio ĝia traduko iufoje ne estas plene fonetika.

Ĉefaj roluloj redakti

Lernantoj-herooj redakti

  • Maka Alban (マカ・アルバーン [Maka Arubān], angle: Maka Albarn)
SejuoOmigaŭa Ĉiaki

Lernantino de Akademio, "metiisto". Maka estas diligenta, serioza kaj strikta, sed samtempe bonkora kaj societema. Ŝia patrino estas "metiisto", sukcesinta fari patron de Maka (kiel sian "armilon") "falĉilo de morto". Maka tre pene lernas en Akademio kaj havas altajn notojn. Ŝi faras ĉion por atingi tion, kion atingis ŝia patrino. Maka celkonscie plibonigas majstrecon de "metiisto", tamen efektiviĝis, ke ŝi povas esti ankaŭ "armilo", eligante klingojn de sia korpo kaj uzante ilin dum batalo. Kiel filino de "metiisto" kaj "armilo" ŝi heredis ambaŭ kapablojn.

  • Soŭl Ita (ソウルイーター [Sōru Ītā], de angla "Soul Eater", laŭvorte: anim-manĝanto)
SejuoUĉijama Koki

Lernanto de Akademio, "armilo" de Maka. Origina familinomo estas Evans. Li estas emocia kaj ne tre lernema junulo. Soŭl volas esti "la plej impona". Li akiras venkon per ajna maniero, eĉ ne tre honeste. Dum la batalo kun Krona li estis ege vundita, tra kiu li ricevas nigran sangon de Krona. Pro tio aperis diableto en lia animo, kiu povas plifortigi lin. La diableto senĉese allogas lin preni forton, sed la konsento signifos, ke la diableto ekpovos okupi kontrolon super Soŭl.

  • Blak Staa (ブラック☆スター [Burakku Sutā], de angla "Black Star", laŭvorte: Nigra Stelo)
SejuoKobajaŝi Jumiko

Lernanto de Akademio, "metiisto". Tre memcerta kaj egocentra junulo. Tre ŝatas laŭeble laŭte deklari, ke li estos la plej granda, ke li mirigos diojn, ke li ĉion povos kaj simile. Pro tia karaktero li ofte trafas malfacilaĵojn, sed samtempe lia egocentra volo helpas lin akiri bonajn rezultojn. Li estas la lasta reprezentanto de la klano de Steloj, kiu estis klano de ninĝo-solduloj pretaj fari ajnan laboron kontraŭ taŭga mono. Por altigi siajn batalajn fortojn (kaj sekve kvanton da perlaborata mono), ili komencis manĝi animojn de homoj. Pro tio la akademiaj "metiistoj" plene neniigis la klanon, krom Blak Staa, kiun Akademio prenis eduki. De la klano li ricevis nur batalan specialecon kaj tatuon sur la dekstra ŝultro.

  • Nakacukasa Cubaki (中務椿 [Nakacukasa Cubaki])
SejuoNazuka Kaori

Lernantino de Akademio, "armilo" de Blak Staa. Ŝi estas tre diskreta, bonanima, sed tre profesia junulino de antikva klano de "armiloj", kiuj havas kapablon ŝanĝi reĝimojn dum batalo. Cubaki povas esti ŝurikeno, fuma bombo, ambaŭflanka kusarigamo kaj ninĝa klingo. Kiam ŝi venkis sian fraton kaj manĝis lian animon, ŝi ekpovis aliformiĝi ankaŭ al "Glavo de Mallumo". Cubaki probable estas la sola "armilo" (aŭ eĉ la sola homo), kiu povas elporti karakteron de Blak Staa.

  • Kid (デス・ザ・キッド [Desu za Kiddo], de angla "Death the Kid", laŭvorte "Morto la Juna")
SejuoMijano Mamoru

Filo de Ŝinigami-sama. Li ne bezonas "armilon", ĉar li dekomence havas forton de ŝinigamio. Tamen li batalas kiel "metiisto" kun du "armiloj" — fratinoj Tompson — kiuj povas aliformiĝi al pafiloj. Malgraŭ tio, ke ili tri estas tute malsanaj personoj, la spiro de iliaj animoj absolute kongruas, kio faras ilin idealaj partneroj. Kid malakceptis ĉiujn variantojn de liberaj "armiloj" de Akademio, proponitajn al li de Spirit. Li estas la sola "metiisto", kiu trovis siajn "armilojn" ekster Akamemio. Kid estas freneza pri simetrio kaj ordo (iu speco de "malsimetrio-fobio" kaj "malordo-fobio"). Hejme li aranĝas ĉiun objekton, strikte sekvante ideon de simetrio, kaj postulas simetrion ĉie kaj al ĉiuj. Pro tio li ne povas uzi unu el siaj "armiloj", kiuj estas identaj en armila formo. Kid ofte ekdeprimiĝas subite pro sia propra malsimetria aspekto aŭ pro aliaj nesignifaj kaŭzaj. Por transporti sin li kutime uzas magian flugantan rultabulon "Velzevul". Origine li ne vizitis lecionon en Akademio, sed poste li decidis lerni kun aliaj spite al sia patro kaj iras al lecionoj, preninte siajn "armilojn" kun si.

  • Liz Tompson (リズ・トンプソン [Rizu Tonpuson], angle: Liz (Elizabeth) Thompson)
SejuoŬatanabe Akeno

Pli aĝa el fratinoj Tompson, "armilo" de Kid. Antaŭ la fratinoj renkontis lin, ili loĝis strate kaj okupiĝis pri rabato, uzante unu la alian, kiel pafilon. Liz serioze rilatas al taskoj kaj ŝatas batalojn, kvankam ŝi tre timas fantomojn kaj aliajn transajn estaĵojn. Ŝi observas sian aspekton, iufoje troe. Liz malŝatas, kiam Kid zorgas pri simetrio kaj falas en histerion aŭ deprimon. Okaze de foresto de sia "metiisto" ŝi povas uzi sian fratinon, kiel "armilo", same kiel ŝia fratino povas uzi ŝin.

  • Pati Tompson (パティー・トンプソン [Patī Tonpuson], angle: Patty (Patricia) Thompson)
SejuoTakahira Narumi

Pli juna el fratinoj Tompson, "armilo" de Kid. Antaŭ la fratinoj renkontis lin, ili loĝis strate kaj okupiĝis pri rabato, uzante unu la alian, kiel pafilon. Pati estas tre naiva kaj delikatedire ne saĝa, pozitive reagas tute al ĉio, estas tre optimista. Ŝi havas timigan kapablon "voĉo de malbona ulo". Okaze de foresto de sia "metiisto" ŝi povas uzi sian fratinon, kiel "armilo", same kiel ŝia fratino povas uzi ŝin.

Laboristaro de Akademio redakti

  • Ŝinigami-sama (死神 [Ŝinigami])[1]
SejuoKojama Rikija

Granda kreanto de Akademio de "metiistoj" kaj "armiloj", ĉefa defendanto de la mondo. Malgraŭ tio, ke li estas ŝinigamio (dio de morto), li kondukas sin kiel tre ŝercema kaj morale variema ulo. Tamen li estas tre zorgema akademiestro. La animo de Ŝinigami-sama estas tiom granda, ke ĝi kaŝas kaj subtenas en si la tutan urbon, nomatan "Urbo de Morto", kiun li kreis kiel infrastrukturon por Akademio. Pro tio li ne povas forlasi urbon eĉ dum iomete. Ŝinigami-sama loĝas en stranga spaco "ĉambro de morto", dekoraciita kiel tombejo. Antaŭ longe, dum milito kontraŭ sorĉistinoj, li surhavis timan maskon, sed, kiam li fondis Akademion, li ŝanĝis ĝin al pli bonanima por "ne timigi infanojn". Tia nova masko iĝis lia simbolo kaj ofte renkontiĝas en la urbo. Oni povas komunikiĝi kun li, skribante sur vitro aŭ spegulo ciferojn 42-42-564, kies japanaj prononcoj similas al "morto, morto, murdo" (死に死に殺し [ŝini ŝini koroŝi]). Ŝinigami-sama kutime uzas junulan ĵargonon, sed kiam li konsideras temon kiel vere gravan, li komutas al tute literatura lingvo.

  • Spirit Alban / Falĉilo de Morto (スピリット・アルバーン [Supiritto Arubān] / デス・サイズ [desu saizu], angle: Spirit Albarn/Death Scythe)
SejuoOkaŭa Toru

Patro de Maka kaj la ĉefa "falĉilo de morto". Antaŭ nelonge li divorcis kun patrino de Maka, pro kio Maka ekmalŝatis lin. Li estas granda ŝatanto de virinoj, sed samtempe li tre amas sian filinon kaj provas revenigi ŝian ŝaton. Plimulto de tempo pasas en la "ĉambro de morto" kun Ŝinigami-sama aŭ en la plej proksima bordelo flirtante kun virinoj. Pro sia nervoza karaktero ofte ricevas frapojn kontraŭ sia kapo eĉ de Ŝinigami-sama. Tamen li tre serioze kaj fidele servas al Ŝinigami-sama, kiu tre taksas lin kiel la plej fortan "armilon" de Akademio kaj kiel karan kamaradon.

  • Profesoro Franken Ŝtajn (フランケン・シュタイン [Furanken Ŝutain], de angla "Frankenstein", uzanta por nomi Frankenŝtejnon)
SejuoUĉida Juja

Sciencisto kaj instruisto de Akademio, "metiisto". Ŝtajn aspektas timige: kiel distranĉita kaj denove kunkudrita, kun granda ŝraŭbo en la kapo, kiun li iufoje turnis, kvazaŭ regulante sin. Li multe fumas. Pro grandeco de sia animo li povas batali eĉ sen "armilo", uzante forto de animo. Ŝtajn povas akordi sian animon por ajna "armilo". Li tre ŝatas eksperimentojn kaj onidire pretas eksperimenti super ĉiuj kaj ĉio, inkluzive de lernantoj, minacataj bestoj kaj si mem. Antaŭ patrino de Maka li estis "metiisto" de Spirit kaj kaŝe eksperimentis super li. Ŝtajn havas bonanima karaktero, zorgas pri lernantoj de Akademio kaj batalas kontraŭ tiuj, kiuj minacas al la mondo. Sed samtempe li estas sadisto. Kiam Ŝtajn estis juna li jam estis forta "metiisto" kaj sadista psikopatiulo. Por kontroli lin oni taskis al Spirit influi lin, sed tio ne helpis, kaj oni muntis la ŝraŭbon en lian kapon, ĝi servas kiel regulilo de frenezo. Plimulto de tempo Ŝtajn pasas sur seĝo kun radetoj.

  • Sid Baret (死人・バレット [Ŝido Baretto], angle: Sid Barrett)
SejuoKimura Masafumi

Zombio-instruisto, "metiisto". Antaŭ morto li laboris kiel instruisto. Kiam Profesoro Ŝtajn zombiĝis lin post lia morto, li restis labori en Akademio. Sid scipovas fari tunelojn sub tero por kaŝa translokiĝo kaj uzi la "falĉilon de morto" Jumi Azusa por long-pafaj atakoj.

  • Mira Najgus (ミーラ・ナイグス [Mīra Naigusu], angle: Mira Nygus)
SejuoNoda Junko

Mira estas "armilo" de Sid kaj flegistino de Akademio. Ŝi ĉiam estas preskaŭ plene envolvita en pansaĵoj. Ŝia armila formo estas armea tranĉilo.

Blea redakti

  • Blea (ブレア [Burea], de angla "Blair")
SejuoKato Emiri

Hom-katino. Kiam Soŭl kaj Maka kolektis 99 animojn, ili bezonis 1 animo de sorĉistino. Tiam ili trovis Blea-n, kiu, ŝajnas, ideale taŭgis por iliaj celoj, ĉar ŝi surhavis grandan ĉapelon kaj sorĉadis. Ili tre malfacile venkis ŝin kaj, kiam Soŭl manĝis ŝian animon, evidentiĝis, ke ili eraris: ŝi estas ne sorĉistino, sed katino, kiu povas aliformiĝi al virino kaj sorĉi. Tio nuligis 99 kolektajn animojn. Tamen Blea ne mortis, ĉar katoj havas 9 vivojn. Post tio ŝi transloĝiĝis al Soŭl kaj Maka kaj trovis laboron en kafejo "Ĉupa Kabra", kiun ŝatas viziti Spirit. Ŝia sorĉado estas ligita kun magiaj halovenaj kukurboj, kiujn ŝi uzas kiel transporton kaj armilon. Blea aliformiĝas al belega junulino kun violaj haroj, kiu montras emo al eta perverso, minimuma vesto kaj al Soŭl. Pro tio Soŭl estas batata de Maka dum flirtado de Blea.

"Falĉiloj de morto" redakti

Krom Spirit estas ankoraŭ tri "falĉiloj de morto", kiu loĝis en diversaj partoj de la mondo. Kiam Kiŝin Asura eskapis el sub Akademio, Ŝinigami-sama vokis ilin al Akademio por doni taskojn.

  • Ĝastin Lo (ジャスティン・ロウ [Ĝasutin Rō], angle: Justin Law)
SejuoFuĝita Joŝinori

La plej juna el "falĉiloj de morto". Li iĝis "falĉilo de morto" en la aĝo de 13 jaroj. Nun, aĝante 17 jarojn, li estas unu el la plej fortaj "armiloj". Ĝastin batalas sole, sen "metiisto". Lia batala formo estas gilotino kaj dum batalo li nur parte aliformiĝas. Senĉese aŭskultas tekno-muzikon per kapaŭskultiloj, kio agacis homoj, precipe se ili ne scias, ke li scipovas legi laŭ lipoj.

  • Mari Mjolnir (マリー・ミョルニル [Marī Mjoruniru], (pseŭdo-)angle: Marie Mjolnir)
SejuoHonda Ĉieko

"Falĉo de morto", zorginta pri Oceanio. Mari revas edziĝi kaj vivi normanan vivon. Post eskapo de Kiŝin Asura oni aligis ŝin al Franken Ŝtajn por preventi lian freneziĝon. Sed Krona, uzante ŝian naivecon, sub-almiksis al ŝia teo Meduzan serpenton, kiu intensigis la freneziĝadon de Ŝtajn. Mari surhavas bandaĝon sur la maldekstra okulo. Ŝi aliformiĝas al "Mjolnir" (martelo de Toro).

  • Jumi Azusa (弓 梓 [Jumi Azusa])
SejuoJukana

"Falĉilo de morto", zorginta pri Orienta Azio. Ŝi estas kalkulema kaj saĝa. Pro unu ŝia rigardo ĉiuj, krom Ŝinigami-sama, stariĝas kolumne. Jumi aliformiĝas al arbalesto kun optika celilo kaj dum resonanco povas vidi ĉion, kio ĉirkaŭis ŝian partneron je pli ol 50 metroj.

Malamikoj de Akademio redakti

  • Meduzo (メデューサ [Medjūsa], angle: Medusa)
SejuoKuŭaŝima Hoko

Sorĉistino, kiu laboras kiel kuracisto de Akademio, sekvante siaj celoj. Kiel Ŝtajn, ŝatas eksperimentojn, tamen ŝi interesiĝas ne pri internaĵoj, sed pri globaj temoj kaj pri magio. Meduzo preferas kaŝi, ne demonstrante sian agadon. Ŝia forto koncentriĝas en tatuoj sur ŝiaj brakoj. Meduzo scipovas krei serpentojn kaj vektorojn, kiujn ŝi uzas por batali, spioni, veneni ktp. Ŝi planis kaj plenumis diversion en Akadimio, organizante eskapon de Kiŝin Asura. Poste Meduza helpis al Akademio kontraŭ sia fratino Arakna, sed ne ĉesis malutili al akademianoj.

  • Krona (クロナ [Kurona], angle: Crona)
SejuoSakamoto Maja

Filino de Meduzo, kunkreskiĝinte kun demona armilo Ragnarok. En infaneco ŝi estis objekto de multaj eksperimentoj de Meduza, kiu devigas ŝin murdi, severe punante ŝin okaze de rifuzo. Pro tio Krona suferas de multaj psikaj malordoj kaj obeis Meduzon pro timo. Komence ŝi batalis kontraŭ akademianoj laŭ ordonoj de Meduzo, sed Maka liberigis lin de sub la obeo al Meduzo, kaj Ŝinigami-sama invitis ŝin lerni en Akademio. Krona estas tre malsocieta, timas ĉion, kaj ne scias kiel konduki ĉe multaj situacioj kutimaj por ordinara homo. Tio ĝenas ŝin amikiĝi kun homoj, sed la amikoj de Maka akceptas ŝin al sia etosumo. Laŭ ŝia aspekto ne eblas determini, ĉu ŝi estas knabo aŭ knabino, ĉar Ragnarok tre longe vivas en ŝia korpo.

SejuoHimeno Kejĝi

"Armilo" de Krona, vivanta en ŝia korpo. Li estas demona glavo, kiu scipovas fari aerajn ondojn de grandega potenco kaj trabati defendon de multaj "metiistoj". Kiam Krona estas infano, Meduzo dissolvis lin en sia infera inventaĵo "nigra sango", ŝi enverŝis la dissolvo en korpon de Krona anstataŭ ordinara ruĝa sango, kuniginte ŝin kun Ragnarok per tio. Ragnarok havas karakteron de lerneja huligano, kiu ofte batas kaj ofendas sian partneron, sed li ne havas veran malicemon.

  • Arakna (アラクネ [Arakune], angle: Arachne)
SejuoNeja Miĉiko

Sorĉistino, fratino de Meduzo, fama kiel "Sorĉistino-Herezulo". Pro multo de malamikoj, celintaj neniigi ŝin, inter kiuj estis Ŝinigami-sama, ŝi longe kaŝis sian ekziston, sursceniginte sian morton. Sed post eskapo de Kiŝin Asura ŝi aperis el bestaro de araneoj, en kiuj vivis ŝia animo, kaj revenas al "Kastelo de Baba Jaga" (ババ・ヤガー [Baba Jagā]), de kie ŝi regas sian organizacion "Araknofobia" (アラクノフォビア [Arakunofobia]). Post tio Arakna serĉas Kiŝin-on Asura-n por uzi lin en sia plano pri konkero de la mondo. Trovinte, ŝi kondukas lin al sia kastelo, kie ŝi prezentas sin zorgema kaj karesema al li, sed fine li mortigas ŝin.

  • Kiŝin Asura (阿修羅 [Aŝura], angle: Asura)
SejuoToŝio Furukaŭa

Asura estis lernanto de Ŝinigami-sama, la plej forta de "Okopo de la Plej Fortaj Batalistoj". Li sole neniigis grupon de sorĉistinoj, kiun oni supozis neniigi de tuta "Okopo" kune kun Ŝinigami-sama. Tamen Asura freneziĝis pro senĉesa timo de la tuta mondo. Pro tiu timo li surmetis 6-7 tavolojn de vesto kaj volvis sian vizaĝojn en skarpoj. Por timi nenion kaj neniun li provis fariĝi pli forta, manĝante homajn animojn. Asura eĉ manĝis sian "armilon" kaj tri batalistojn de "Okopo". Rezulte li iĝis tute freneza kaj praktike senmorta estaĵo, kiu frenezigas la tutan mondon. Asura estis la unua, kiun oni nomis Kiŝin (鬼神 [Kiŝin], laŭvorte: malica spirito). Ŝinigami-sama sigelis lin kaj konstruis "urbo de morto" super lia karcero. Longe poste Meduzo okazigas lia eskapo kaj la mondo iom post iom komencas fali en frenezo.

Referencoj redakti

  1. Japana sufikso "sama" (様 【さま】) estas uzata kun nomo de homo multe pli ranga por esprimi egan respekton kaj lojalecon