Liteni
urbeto en Rumanio
Liteni - jen rumane, germane Leiten, hungare Magyarléta - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 8 878 loĝantoj sur areo de 72,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 122 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 70 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 110 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.
Liteni · Leiten · Magyarléta | |||
---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | rumania Bukovino | ||
Distrikto | distrikto Suceava | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 878 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 31′ N, 26° 32′ O (mapo)47.5226.531944444444Koordinatoj: 47° 31′ N, 26° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 243 m [+] | ||
Areo | 72,63 km² (7 263 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Liteni [+] | |||