Historio de literaturo

(Alidirektita el Literatura historio)

La termino Historio de literaturo referencas al unu el tri fakoj de la Literaturscienco, nome tiu kiu startas el historia vidpunkto kaj kongruas kaj en tiu faka serio literatura de la Filologio kiel duarange en la speciala Historiografio. La historio de la literaturo okupiĝas pri la studo de la literaturaj verkoj, subkomprenante kaj tiujn tute artajn kaj tiujn en ĝenerala senco de kulturo, arto kaj pensaro, aŭ difineblajn kiel verkoj aŭ tekstoj "tre prilaboritaj". La fako, tiom antikva kiom la propra humanisma kulturo, atingis fine de la 18-a jarcento sian pinton kiel "Universala Historio de la Literaturo", de karaktero komparisma samtempe kiel totalisma de la diversaj branĉoj de Beletroj kaj Sciencoj, kongrue kun la koncepto de literaturo en la Klerismo. Siaflanke, en la 19-a jarcento okazis la granda kaj multflanka prilaborado historiografia de la diversaj naciaj literaturoj, konstituitaj el la kriterio de lingvo. La Historio de la literaturo tenas necesan stabilan rilaton komplementan kun la Literatura kritiko kaj la Teorio de la Literaturo.

Komenco de la Odiseado.

Unu el la unuaj "Universalaj Historioj de la Literaturo" estis verkita origine en itala de la hispana verkisto Juan Andrés: Dell’Origine, progressi e stato attuale d’ogni letteratura (Parma, 1782-1799). Tiele la Historio de literaturo ĝenerale povas esti subdividita en Historio de universala literaturo (aŭ laŭ mondoregionoj) kaj Historio de la diversaj nacilingvaj literaturoj, inklude tiun de Esperanto.