Litice nad Orlicí

Litice nad Orlicí estas malgranda vilaĝo kaj ekskursloko en Žamberecká pahorkatina en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice, Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 161 loĝantoj (2021). Ĝi troviĝas en profunda valo de rivero Divoká Orlice proksimume 8 km okcidente de Žamberk. La vilaĝeto estas parto de municipo Záchlumí. En arbaroriĉa monteto super la vilaĝo troviĝas ruino de buro Litice, fondita en la 13-a jarcento. Litice nad Orlicí situas sur fervojlinio n-ro 021 (Hradec Králové - Týniště nad Orlicí - Žamberk - Letohrad).

Litice nad Orlicí
germane Lititz
vilaĝo
Valo sub burgo Litice
Oficiala nomo: Litice nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Záchlumí
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Memorindaĵo Litice burgo
Rivero Divoká Orlice
Situo Litice nad Orlicí
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 17″ N 16° 21′ 08″ O / 50.08806 °N, 16.35222 °O / 50.08806; 16.35222 (mapo)
Katastro 2,82 km² (282 ha) Litice nad Orlicí
Loĝantaro 161 (2021)
Denseco 57,09 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 86
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Litice nad Orlicí
Retpaĝo: www.litice-nad-orlici.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

De la 13-a jarcento situis en bela pejzaĝo super Divoká Orlice sur alta rokelstaraĵo (470 m s.m. kaj 95 m super la ĉirkaŭanta tereno) burgo Litice. Ĝi estas signifa memorindaĵo de malfrugotika fortika konstruado. El origina burgo de familiaro Drslavic, rememorata en la jaro 1304 estas apenaŭaj restaĵoj. Nuntempa burgo estis konstruita dum regado de Georgo el Poděbrady al kies familiaro ĝi apartenis de la jaro 1371. En la 17-a jarcento ĝi jam estis neloĝata.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869181
1880206
1890224
1900228
1910259
1921223
JaroLoĝantoj
1930197
1950240
1961263
1970229
1980196
1991148
JaroLoĝantoj
2001146
2011186
2021161

Memorindaĵoj redakti

Burgo redakti

La burgo konsistas el ekstera fortikaĵo kaj interna burgo. Malantaŭ la ponto trans fosaĵo estas tura pordego, ornamita per reliefoj, maskoj, blazonoj kaj jarnumero 1468. En ekstera murego estas du bastionoj, prisma kaj ronda. Ĉe okcidenta flanko estas antaŭburgo kun du pluaj pordegoj. Interna burgo situas sur verto de la monto en oblonga situo. Sur pli mallongaj flankoj, norda kaj suda, estas loĝejaj aloj. Oriente estas restoj de mallarĝa neĉefa alo kun prisma turo. En la turo estas kvar malfrugotikaj portaloj - pintarka, ortangula kun ornamita embrazuro, sela kaj ortangula.

Kun najbara deklivo de Kletná la burga monto estas ligita per tiel mallarĝa kersto, ke eĉ unuopulo povas sur ĝi nur malfacile iri. Tiu ĉi kersto estas trafosita per fervoja tunelo 273 m longa kaj per akva tunelo, t.n. Musa truo. Tiu dua tunelo estis konstruita en la 16-a jarcento, dum sinjoreco de familiaro Pernštejn, onidire de turkaj militkaptitoj. Sur Musa truo estis en ĉi nova tempo konstruita aŭtomata elektrocentrejo. La burgon iam posedis reĝoj Karolo la 4-a kaj Georgo el Poděbrady. Ĉirkaŭ la jaro 1740 Litice estis urbeto, kio atestas surskribo sur la komunuma stampilo "Mestic Litic".

Legendo redakti

Estas legendo, ke en Litice estas kaŝita valora trezoro, nome 12 oraj apostoloj. En la burgo iam vivis ermito. Neniu demandis kiu li estas nek de kie li venis. Oni rakontas, ke li ĉiutage, longe ĝis nokto ĉie en la burgo fosis kaj pene serĉadis la trezoron, detruante per tio ankaŭ konstruaĵojn de la burgo mem. Kio estis konservita kaj valora li prenis por si. Poste li senatende malaperis.

Ĉasista kasteleto redakti

Okcidente vidalvide de la burgo estas teretaĝa kasteleto el la jaro 1820. Ĝi estis rekonstruita en forstejo, ĉe kio estis la fenestroj malstile larĝigitaj.

Kapelo redakti

En la vilaĝo estas kapelo de Kristo Paŝtisto el la dua duono de 19-a jarcento, pseŭdoromanika kun nuntempa ekipaĵo. Bela estas malgranda Kalvaria vojo.

Krucifikso redakti

Ŝtona krucifikso devanas el la jaro 1814.

Kampanileto redakti

Ankaŭ en Litice nad Orlicí estas kampanileto. Kiam ĝi estis konstruita ne estas konate kaj eĉ ne ekzistas mencio pri ĝi el malnovaj tempoj. La unua bildigo kaj priskribo de ĝi estas en libro “Hrady, tvrze a zámky České II” de August Sedláček el la jaro 1883. En 1917 estis konfiskita por militaj celoj la sonorilo. En la jaro 1947 estis en Litice malfermita nova tombejo, kio gravigis bezonon de nova sonorilo. Tiu estis mendita kaj gisita en Hradec Králové ĉe firmao Bělohoubek en la jaro 1948. En la vilaĝo oni sonoras ĉiuvespere anĝeluson.

Ekonomio redakti

En Litice estas granda ŝtonminejo, kiu produktas bonegan granitan ŝtonon kaj ankaŭ cement- kaj stuko-fabriko de la firmao Orlit.

Fotogalerio redakti