Lodrantka kolektas akvon por siaj fontoj en arbaro super vilaĝo Jaroslav kaj per kelkaj rojoj gvidas ĝin en fiŝlagon Lodrant proksime de vilaĝo Trusnov. El ĝi jam fluas Lodrantka okcidenten trans ĉiuj kvar vilaĝoj de komunumo Dolní Roveň kaj sub urbo Dašice enfluas de dekstra flanko en Loučná.

Lodrantka
rivereto
Bazaj informoj
Longeco 15,2 km
Akvokolekta areo 39,1 km²
Averaĝa trafluo 0,23 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 276 m
Enfluejo Loučná
- Alteco 223 m
Geografio
Alfluantoj Struha (d.), Točivý rivereto (md.) kaj Zadní Svodnice (d.)
Riveroj en Ĉeĥio
vdr

Lodrantka fluas trans vilaĝoj Jaroslav, Trusnov, Litětiny, Horní Roveň, Dolní Roveň, Komárov kaj urbo Dašice.

Paralele kun Lodrantka, ĉirkaŭ unu km norde, fluas ĝia "ĝemelrivero" nomata Zadní Lodrantka. Ĝi fontas en arbaroj super vilaĝo Ostřetín, fluas trans vilaĝoj Ostřetín kaj Kladina kaj antaŭ urbo Sezemice enfluas en Loučná.

Proksimaj turismaj celoj redakti

Bibliografio redakti

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj redakti