Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La literatura eldonejo Loewe - germane Loewe-Verlag - estas germanlingva eldonejo de literaturo por infanoj kaj adoleskuloj. Ĝi fondiĝis en 1863 en Lepsiko, tiutempe la germanlingva centro de libroproduktado. Komence la eldonejo ne havis specifan programan fokuson, sed ede la jaro 1869 ĝi principe publikigis porinfanajn romanojn, fabelon kaj bildlibrojn. Komence de la 20-a jarcento tri libroj de la eldonejoj en Germanlingvio iĝis tre sukcesaj klasikaĵoj de infana literaturo: "Hänschen im Blaubeerenwald" (1903, "Joĉjo en la mirtela arbaro", traduko de la sveda libro Puttes äventyr i blåbärsskogen de Elsa Beskow el 1901), "Die Heinzelmännchen" (1910, pri mitologiaj helpaj fantomoj en Kolonjo) kaj la eduka bildlibro "Struwwelpeter", ("Struvelpetro") de Heinrich Hoffmann en Germanlingvio vendiĝis en pluraj milionoj da ekzempleroj kaj tradukiĝis en multegajn mondajn lingvojn.

Loewe
Loewe

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
libroeldonejo • negoco vd
Dum 1863 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Parabel Verlag
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1863 en Lepsiko
Sidejo Bindlach iom norde de Bayreuth, Bavario
Lando Germanio
TTT eldoneja retejo
vdr

En la Dua Mondmilito bremsiĝis la eldoneja kresko. Bomba atako en 1943 neniigis la eldonejajn konstruaĵojn kaj nuligis la libroproduktadon. Post la milito la eldonistoj decidis translokigi la firmaon al Okcidenta Germanio, kaj post 1949 la eldonejo gvide de la nova posedanto Fritz Carl devis esti komplete restarigata. Unua sukceso estis la porjunulaj krimromanoj de Alfred Weidenmann, kies romano "Gepäckschein 666" iĝis klasikaĵo de la germanlingva poradoleskula literaturo.

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012

En 1965 la eldonisto Fritz Carl decidiĝis retiriĝi el la profesia vivo, kaj ne havante infanojn, li vendis la eldonejon al la eldonisto Adolf Gondrom, kiu laŭ la stato komence de la jaro 2013 ankoraŭ gvidas la eldonejon. En la sekvaj jardekoj la eldonejo iĝis unu el la gvidaj germanlingvaj produktejoj de literaturo por infanoj kaj adoleskuloj.

Ĉiam la eldonejo aparte atentis la infanojn de la unuaj kvar lernejaj klasoj, kaj klopodis publikigi librojn kiuj subtenus la lernadon de memstara lernado, kaj ne necesigus ke plenkreskulo laŭtlegus la librojn al interesitaj infanoj. Aparte sukcesa "legiga" libroserio nomiĝas Leselöwen kaj grupigas tre diversstilajn porinfanajn librojn. Sed ankaŭ la germanlingva traduko de la origine usona libroserio Magia arba domo de la verkistino Mary Pope Osborne estas ekonomie tre sukcesa, kaj pluaj sukcesaj serioj interalie estas la serio Tatort pri krimromanoj aŭ Lola de la verkistino Isabel Abedi. Por pli aĝaj, adoleskulaj legantoj ekzistas multaj sukcesaj fikciaj publikaĵoj, kaj pri scienc-fikcio kaj pri fantasto plus alispece fantaziaj temaroj. Ekzemplaj aŭtoroj de tiu aĝgrupo (en alfabeta ordigo de la familiaj nomoj) estas Joe Donnelly, Nancy Farmer, Anthony Horowitz, Derek Landy, Derek Meister, Michael Rothballer kaj Thomas Thiemeyer.

Inter la nefikciaj libroj aparte elstarigindas la libroj "Leonardo da Vinci", "Julius Caesar" de "Napoleon Bonaparte" de Susanne Rebscher: ili ne nur baziĝas je bonaj sciencaj esploroj, sed aparte facile kompreneblas kaj per multaj optikaj efikoj interese proksimigas la biografiojn de tiuj elstaraj historiaj personoj al la adoleskaj legantoj.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti