Mary Pope Osborne (naskiĝis la 20-an de majo 1949) estas usona verkistino de porinfanaj libroj. Ŝi estas plej konata pro sia premiita kaj multvendita porinfana libroserio "Magia arba domo" (angle Magic Tree House), kiu estis tradukita en pli ol 20 lingvojn kaj de kiu ĝis la fino de la jaro 2012 vendiĝis 53 milionoj da ekzempleroj.

Mary Pope Osborne
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de majo 1949(nun 1949-05-20) (74‑jara)
en Fort Sil, Oklahomo, Usono
Nacieco usona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill vd
Familio
Gefratoj Natalie Pope Boyce vd
Edz(in)o Will Osborne vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1982 - nun
Verkado
Verkoj libroserio "Magia arba domo"
En TTT http://marypopeosborne.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Mary Pope naskiĝis en Fort Sill, Oklahomo, kiel filino de de armeano William Pope kaj lia edzino Barnette. Osborne havas ĝemelan fraton, Bill, pli junan fraton, kaj plej grandan fratinon, Natalie, kiu kunlaboris kun ŝi. Ĝis ŝi estis 15-jara, la familio ofte translokiĝis pro la patra kariero; la familio vivis en Oklahomo, Aŭstrio, Florido kaj en kvar malsamaj armeejoj ĝis la alveno en Norda Karolino, kie la familio restis kiam ŝia patro retiriĝis el la armea servo. La verkistino atribuas sian dumvivan aventuremon al tiu nomada infanaĝo.

Post diplomiĝo de la Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill, ŝi vojaĝis vaste tra la mondo antaŭ ol ekvivi en Novjorko. En 1976, ŝi edziniĝis je Will Osborne, aktoro kaj aŭtoro de infanaj teatraĵoj - li poste iĝis ŝia okaza kunlaboranto. De 1993 al 1997, Mary Pope Osborne servis kiel prezidanto de la Aŭtora Gildo, la plej malnova usona organizaĵo por verkistoj.

La libroserio "Magia arba domo" redakti

Osborne estis porfesia libroverkisto dum pli ol 10 jaroj antaŭ ol ŝi skribis la unuan libron el la serio "Magia arba domo". Ŝia unua libro, Run, run, as fast as you can ("Kuru, kuru, kiom eble rapide") de 1982 estis duonmembiografia rakonto de juna knabino kiu kreskis en armea familio kaj eldoniĝis de la infanlibra eldonejo Random House. Post pluraj pliaj librojn, kiuj precipe celis infanan kaj junularan publikon, la eldonistoj sugestis al Osborne skribi infanlibran serion. La venontan jaron ŝi pasigis ellabori koncepton por tio.

Rezultiĝis serio de rakontoj kun ĉefroluloj 8-jara Jack (Joĉjo) kaj lia 7-jara fratino Annie (Anjo), kaj vivas en la fikcia pitoreska urbeto en Pensilvanio. Ili trovas sorĉitan arban domon, per kiu la du gefratoj helpe de libroj povas vojaĝi al aliaj lokoj kaj epokoj, kaj dum tiuj fikciaj vojaĝoj travivas multajn aventurojn.

En 1992 eldoniĝis la unua el la rakontoj pri la Magia arba domo - Dinosaurs Before Dark (" Dinosaŭroj antaŭ sunsubiro"). Sekvis 27 pliaj rakontoj de simila modelo, en kiuj la infanoj okaze renkontas la misteran junan virinon Morgan le Fay, feina fratino de la legenda Reĝo Arturo, kiu estis la ĉeflibristino de la reĝa kastelo Camelot, kaj iom post iom klariĝas ke la infanoj plenumas misiojn por la feino. En la volumo 29, Mary Pope Osborne iom ŝanĝis la serion kaj la infanoj nun ricevas misiojn rekte de Merlin, la legenda magiisto de la kastelo Camelot. La serio estas kutime konsiderata esti eduka, kaj pro la historia kaj geografia precizecoj de ĝia enhavo kaj pro la anglalingva lingvaĵo de la originala versio.

En la listo de plej multe vendataj infanaj libroj de la usona gazeto New York Times, la serio eksuperis la serion pri Harry Potter en 2006, kaj ricevis multajn honorigojn. La libroserio instigis plurajn aliajn produktojn. Ne-fikcia akompana serio lanĉiĝis en 2000 por pli profunde informi pri la faktoj de la rakontoj. Pri tiu akompana serio la verkistino kunlaboras kun sia edzo kaj la fratino Natalie Pope Boyce. Plenskala muzika adapto estis kreita de Will Osborne: Magic Tree House: The Musical (Magia arba domo: La muzikalo) premiere prezentiĝis en septembro 2007. Planetaria prezentaĵo, titolita Magic Tree House: Space Mission ("Magia arba domo: Kosma misio"), estas produktita kaj prezentiĝas ekskluzive ĉe la planetario Morehead en Chapel Hill (Norda Karolino), la loko kie la verkistino pasigis siajn universitatajn jarojn.

Eksteraj ligiloj redakti