Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill

La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (UNK; angle The University of North Carolina at Chapel Hill) estas universitato en Chapel Hill, Norda Karolino, kaj estas parto de la Universitato de Norda Karolino altlerneja sistemo. Ĝia studentgazeto nomiĝas The Daily Tar Heel.

Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
publika esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono
moto Lux libertas
(Lumo kaj libereco)
Informoj
fondodato 11-a de decembro 1789
fondinto(j) William Richardson Davie vd
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 35° 54′ 31″ N, 79° 2′ 57″ U (mapo)35.908611111111-79.049166666667Koordinatoj: 35° 54′ 31″ N, 79° 2′ 57″ U (mapo)
lando Usono
adreso 103 South Bldg Cb 9100, Chapel Hill, NC, 27599
poŝtkodo 27599
Estraro
ĉefestro(j) Kevin Guskiewicz • David Ker • Charles Wilson Harris • Joseph Caldwell • James Smiley Gillaspie • Robert Hett Chapman • Elisha Mitchell • David Lowry Swain • Solomon Pool • Charles Phillips • Kemp P. Battle • George T. Winston • Edwin Alderman • Francis Preston Venable • Edward Kidder Graham • Marvin Hendrix Stacy • Harry Woodburn Chase • Frank Porter Graham • R. B. House • William Brantley Aycock • Paul F. Sharp • J. Carlyle Sitterson • Nelson Ferebee Taylor • Christopher Columbus Fordham • Paul Hardin III • Michael Hooker • William Octavius McCoy • James Moeser • Holden Thorp • Carol Folt • Joseph Caldwell • Joseph Caldwell vd
Nombroj
nombro de studentoj 30 092 vd (stato: septembro 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Atlantic Coast Conference
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• Triangle Research Libraries Network
• ORCID
Association of American Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• National Digital Stewardship Alliance vd
filioj
• Cecil G. Sheps Center for Health Services Research, University of North Carolina, Chapel Hill
• Center for AIDS Research, University of North Carolina at Chapel Hill
• Eshelman Institute for Innovation, University of North Carolina
• University of North Carolina School of Medicine
• University of North Carolina at Chapel Hill School of Information and Library Science
• University of North Carolina at Chapel Hill School of Dentistry
• University of North Carolina at Chapel Hill School of Journalism and Mass Communication
• UNC Gillings School of Global Public Health
• University of North Carolina at Chapel Hill School of Social Work
• University Libraries at the University of North Carolina at Chapel Hill
• Center for the Study of the American South
• University of North Carolina at Chapel Hill School of Government
• UNC Kidney Center
• University of North Carolina at Chapel Hill College of Arts and Sciences vd
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (Norda Karolino)
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (Norda Karolino)
DEC
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (Usono)
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (Usono)
DEC
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
Map
Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill
vdr
La "Malnova Puto", simbola loko en la universitato.

Aktuale en 2015, la universitato ofertas 78 specojn de unuaj gradoj, 112 specojn de duaj gradoj, 78 doktorajn programojn kaj 7 profesiajn gradojn.

Ĝi lokas ĉe koordinatoj 35° 54′ 47″ N 79° 3′ 22″ U / 35.91306 °N, 79.05611 °U / 35.91306; -79.05611 (mapo).

Historio redakti

La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill estas la plej malnova publika universitato en Usono, ĉartite la 11-an de decembro, 1789, de la Ĝenerala Asembleo de l'subŝtato. La politikisto kaj revoluciulo William Davie (al kiu dediĉis arbon, kiu ankoraŭ staras ĉe la universitato) gvidis klopodojn konstrui leĝan kaj financan subtenon por la universitato.

La universitato malfermis en nura konstruaĵo, kiun nomis Malnova Okcidento. Ankoraŭ uzita kiel dormitorio, ĝi estas la plej malnova publik-universitata konstruaĵo en Usono. Ĝia nomŝtono estis kuŝigita je la 12-a de oktobro 1793 apud forlasita anglikana preĝejo. La loko estis elektita pro sia geografia centreco en la subŝtato. La unua studento, Hinton James, promenis de Wilmington je la 12-a de februaro 1795.

UNC estas la unua publika universitato havi kursojn kaj studentojn. Ĝi ankaŭ estas la nura universitato en Usono, kiu diplomigis kiel publika instituto en la 18-a jarcento. La Universitato de Georgia estis ĉartita pli frue, en 1785, sed siaj kursoj ne komencis ĝis 1801).

La frua 19-a jarcento vidis periodon de ega kreskado kaj disvolviĝado de la helpo de la sindikoj. Per ĉi tiu kreskado, la universitato komencis forlasi sian originalan celon, trejni gvidantecon por la subŝtato, kiam ĝi aligis stud-areojn, komencante de doni egalan grundon al la naturaj sciencoj.

Strukturo kaj organizo redakti

La universitato kovras areon de ĉirkaŭ 3 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas dividita en tri ĉefajn partojn: la norda kampuso kie la plej multaj el la klasĉambroj, bibliotekoj kaj kelkaj el la bakalaŭraj studentaj dormejoj situas, la meza kampuso kie la plej multaj el la sportinstalaĵoj de la universitato, la jurstudo kaj la lernejo de registaro situas kaj la suda kampuso kie la basketbalhalo de la universitato situas, la medicina fakultato, la lernejo de komercadministracio, la universitata hospitalo kaj la novaj studentaj dormejoj.

Sportoj redakti

La universitato havas longan tradicion de plejboneco en diversaj sportoj. La universitatteamoj gajnis 43 NCAA- ĉampionectitolojn, inkluzive de ses ĉampionecoj en vira basketbalo (1957, 1982, 1993, 2005, 2009, 2017), ĉampioneco en virina basketbalo (1994), ses ĉampionecoj en kampohokeo (1989, 1991, 1997, 2007, 2009), kvar viraj lakrosaj ĉampionecoj (1981, 1982, 1986, 1991), du virinaj lakrosaj ĉampionecoj (2013, 2016), du viraj futbalaj ĉampionecoj (2001, 2021 ĉampioneco de virinoj).

Elektitaj instruistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti