Lola Pop Brood (Amsterdamo, 18-an de julio 1985) estas nederlanda modofasonistino kaj artistino.

Lola Pop Brood
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1985 (1985-07-18) (38-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Herman Brood
Patrino Xandra Jansen
Okupo
Okupo mododezajnisto • pentristo
TTT
Retejo http://www.lolapopbrood.com/
vdr

Persona vivo redakti

Brood estas la filino de Xandra Jansen kaj kantisto-pentristo Herman Brood, kaj duonfratino de Holly Mae Brood (1994) kaj Marcel Buissink (1968). Ŝi nomumiĝis laŭ la kanto Lola de la brita rokbando The Kinks.[1]

Kariero redakti

Brood kiel infano konatiĝis pro la dokumenta filmo pri sia patro Rock 'n' Roll Junkie el 1994, en kiu ŝi aperis. En 2011 ŝi faris la televidoprogramon Lola zoekt Brood, en kiu ŝi kune kun prezentisto Art Rooijakkers vizitis homojn kaj lokojn kiuj en la vivo de sia, en 2001 mortinta, patro estis gravaj.

Lola Brood pentras kaj fasonas vestojn. En 2013 ŝi prezentis sian kolekton rock 'n' roll junkie, kio estis odo al sia mortinta patro.[2]

En aprilo 2016 Brood aperis en nudraportado en Playboy.[3]

Filmaro kaj televido redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Rutger Vahl, Xandra Brood. Rock-'n-roll widow (Nijgh & Van Ditmar 2016)
  2. Lola Brood pri sia Rock 'n Roll Junkie-kolektoe, www.fashionscene.nl, 5-an de aprilo 2013
  3. Lola Brood voelt zich minder naakt door verf op Playboyfoto's, NU.nl, 6-an de aprilo 2016
  4. Lola zoekt Brood Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine, www.marloeswardenier.nl, 9 juni 2011