Alexandra (Xandra) Brood-Jansen (Breda, 8-an de aŭgusto 1958), stilistino, konatiĝis kiel vidvino de la nederlanda kantisto kaj pentristo Herman Brood.[1]

Xandra Jansen
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1958 (1958-08-08) (65-jaraĝa)
en Breda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Herman Brood
Infanoj Lola Pop BroodHolly Mae Brood
Okupo
Okupo mododezajnisto • kantoverkisto
vdr

Biografio redakti

Jansen elkreskis en Ulvenhout. Ŝia patro estis kapitano ĉe la komerca ŝipveturado, tiel ke ŝi kaj sia pliaĝa fratino grandparte edukiĝis fare de ilia patrino.

Jansen trapasis la mezlernejon havo, kaj foriris al Amsterdamo, kie ŝi laboris en drinkejo kaj en la diskoteko 36 op de Schaal van Richter. Ŝia onklo Gert-Jan Dröge estis tie kompanigvidanto. Tie ŝi renkontis la kantiston Herman Brood. En 1985 ili geedziĝis. La geedzoj havis adoptitan filinon kaj ekhavis du filinojn, Lola Brood en 1985 kaj Holly Mae Brood en 1994. Jansen laboris kiel stilistino por HMG kaj kelkfoje enkolorigis desegnaĵojn de sia edzo.

Post la morto de Herman en 2001 Jansen restis loĝi en Amsterdamo, kie ŝi laboras kiel memstara stilistino por inter aliaj Manuëla Kemp, Ruud de Wild kaj Nance. En 2004 ŝi televide videblis kiel partoprenantino de la Yorin-programo Bobo's in the Bush. Nuntempe ŝi loĝas en Amstelveen.

En 2016 aperis ŝia biografio Rock-'n-roll-widow, verkita de Rutger Vahl.

En 2019 Jansen kun siaj filinoj Lola kaj Holly videblis en la RTL 4-programo Groeten uit 19xx.

Referencoj redakti