London Boys estis germana-brita danca duo konsistanta el Edem Ephraim (n. la 1-an de julio 1959 en Londono, Anglio - 21-an de januaro 1996) kaj Dennis Fuller (n. la 19-an de junio 1959 en Jamajko - 21-an de januaro 1996). Ili estas plej multe konataj pro siaj furorkantoj "Requiem" kaj "London Nights".

London Boys
Ĝenroj Danco, Eŭrobato, dance-pop, Hi-NRG, Eŭrodisco
Aktivaj jaroj 19861996
Eldoninto Teldec, Atlantic Records, Rhino Entertainment
Antaŭaj membroj

Edem Ephraim
Dennis Fuller

vdr

La duo mortis, kiam ili vojaĝis kaj ilia aŭtomobilo estis trafita fare de ebria ŝoforo en Orientaj Alpoj en Aŭstrio.