Longyearbyen (Norveglingva prononco: [ˈlɔŋjiːrbyːən] (laŭvorte La longjara urbo, kaj tiele ankaŭ Longjarurbo) estas la plej granda setlejo kaj la administra centro de Svalbardo, Norvegio. Je Decembro 2015, la urbo havis 2,144 loĝantojn. Longyearbyen estas situa en la Longjara Valo kaj sur la bordo de la fjordoAdventfjorden, nome golfo de Isfjorden situa en la okcidenta marbordo de Spicbergo. El 2002, la komunuma konsilio de Longyearbyen havis multajn el la samaj respondecoj de municipo, kiaj instalaĵoj, edukado, kulturaj instalaĵoj, fajrbrigado, ŝoseoj kaj havenoj. La urbo estas la sidejo de Gubernio de Svalbardo. Ĝi estas la plej norda setlejo de ajna tipo kun pli ol 1,000 permanentaj loĝantoj.
Longyearbyen
urbeto • administra centro • nekorporaciiĝinta areo
La Universitata Centro en Svalbardo (norvegeUniversitetssenteret på Svalbard AS, UNIS) estas centro de esploro kaj supera eduka institucio kiu situas en la komunumo. Ĝi estas la plej norda eduka institucio en la mondo