Lorena ŝtupolando

La Lorena ŝtupolando estas tavolŝtupa pejzaĝo, kiu allimas en la oriento al la mezmontaro Vasgovio kaj Palatinata Arbaro. Al okcidento la pejzaĝo iom post iom malaltiĝas ĝis la Pariza baseno, la altebenaĵo (ĉ. 200 ĝis ĉ. 400 m alta) estas onda kaj fekunda. La ŝtupo de la konka kalko ligas la Saarpfalz-n kaj Loreno. La Lorena ŝtupolando ĉirkaŭas la grejsan regionon apud Forbach kaj entendiĝas orienten.

La granda meza parto konsistas el argila keŭpero kaj liaso.

La deakvado de la regiono okazas norden al la Saro, Mozelo kaj Nied. Okcidente de la Mozelo altiĝas la tavola ŝtupo de la meza Juraso. La ŝtupolando apartenas en la nordo al Luksemburgo, en la sudo al Francujo (regiono Grand Est) kaj Germanujo (Sarlando, Rejnlando -Palatinato).