Loscos

municipo en Teruel

Loscos [LOSkos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. Aktuale, la municipo Loscos enhavas jenajn loĝlokojn: Loscos, El Colladico (La Monteto), Mezquita de Loscos (Moskeo de L.) kaj Piedrahíta.

Loscos
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44493
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 3′ U (mapo)41.0811902-1.0447945Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 981 m [+]
Areo 71,783128 km² ( 717 8.3 128 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Loscos (Provinco Teruelo)
Loscos (Provinco Teruelo)
DEC
Loscos
Loscos
Situo de Loscos
Loscos (Hispanio)
Loscos (Hispanio)
DEC
Loscos
Loscos
Situo de Loscos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loscos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mezquita de Loscos.
 
Ermitejo de Sankta Roĥo.

Ĝi estas je 119 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Bádenas (okcidente) kaj Monforte de Moyuela (sudoriente) laŭ la ŝoseo TE-V-1611 kaj estas sudokcidente de Plenas laŭ loka ŝoseo. La urba kerno estas sur 981 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Loscos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 122 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejoj, ermitejoj, krucmonumentoj, fonto, lavujo kaj trinkujo de Sankta Roĥo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti