La Lotarokruco estas otida procesiokruco en la katedrala trezoro de Akeno. Ĝi estis farita proksimume en la jaro 1000 supozeble en Kolonjo, ĝin verŝajne donacis imperiestro Oto la 3-a. Ĝis nun ekleziuloj uzas ĝin dum altaj festotagoj en la liturgio. Sian nomon la kruco havas pro reĝo Lotaro la 1-a de la Franka Regno, kies nomo troviĝas en la ĉirkaŭskribaĵo de enlaborita sigeloŝtono.

Imperiestra flanko
Krista flanko

Eksteraj ligiloj

redakti