Procesiokruco
Procesiokruco estas kruco fiksita sur stango, kiun en la romkatolika eklezio oni antaŭportas je solena eniro al la sankta meso, je procesioj, entombigoj, tombobenadoj aŭ pilgrimadoj. En kelkaj luteranismaj preĝejoj oni uzas la procesiokrucon por la eniro je solenaj diservoj kaj je entombigoj. Estas liturgie sencoplene, ke la procesiokruco dum la diservo funkcias kiel altarkruco, do post la eniro estas starigita videble en la proksimecon de la altaro.
Jam en la mezepoko, proksimume ekde la 15-a jarcento, oni konis procesiokrucojn, kiuj samtempe estis altarkrucoj. Oni trovas do je mezepokaj altarkrucoj tenilojn. Ĉar la nombro de procesiantoj ofte tre grandis kaj ankaŭ la pli malproksimaj devis vidi la krucon, la procesiokrucoj fariĝis pli kaj pli grandaj, per tio tamen ankaŭ pli pezaj. Tial oni parte uzis papermaĉaĵon.
La antaŭportado de kruco en la liturgio estas parenca al la uzado de standardoj en militoj kaj manifestacioj. La krucoportanto kutime estas messervanto.
Literaturo
redakti- Andreas Rudigier kaj Beatrice Zamora (eldonintoj): Das spätromanische Vortragekreuz von Bartholomäberg (el Limoges). Heimatschutzverein im Tale Montafon, Schruns 2002, ISBN 3-902225-03-3
- Reinhard Rampold (eldoninto): Mittelalterliche Vortragekreuze in Tirol. Athesia-Tyrolia, Innsbruck 2004
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.beyars.com/kunstlexikon/lexikon_9503.html Arkivigite je 2014-05-08 per la retarkivo Wayback Machine