Loučná pod Klínovcem

urbo en Ĉeĥio

Loučná pod Klínovcem (antaŭe Loučná, germane Wiesenthal) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Ústí nad Labem en Ercmontaro, en administra rondo Kadaň. Ĝi etendiĝas norde de monto Klínovec sur deklivo laŭlonge laŭ rivereto Polava, kiu kreas ŝtatlimon kun Germanio. Ekde la jaro 1995 estis en la municipo limpasejo por piedirantoj en najbaran Oberwiesenthal. Temas pri la plej okcidenta urbo de Regiono Ústí nad Labem. Konsisto de la urbo estas krom la propra Loučná (antaŭe Český Wiesenthal, germane Böhmisch Wiesenthal) ankaŭ vilaĝo Háj.

Loučná pod Klínovcem
germane Wiesenthal
urbo
Loučná pod Klínovcem, ŝoseo el Měděnec
Blazono
Oficiala nomo: Loučná pod Klínovcem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Vejprty
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Oberwiesenthal Germanio
Rivero Polava
Situo Loučná pod Klínovcem
 - alteco 865 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 07″ N 12° 58′ 54″ O / 50.41861 °N, 12.98167 °O / 50.41861; 12.98167 (mapo)
Areo 20,89 km² (2 089 ha)
Loĝantaro 197 (2023)
Denseco 9,43 loĝ./km²
Monto Klínovec
Unua skribmencio 1431
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 546518
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Loučná pod Klínovcem
Retpaĝo: www.loucna.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Sudoriente de la urbo troviĝas naturrezervejo Montara herbejo ĉe Háj.

Vivas ĉi tie 197 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jáchymov, Krásný Les, Stráž nad Ohří, Kovářská, Vejprty, Perštejn kaj Oberwiesenthal.

Historio redakti

Loučná estis verŝajne fondita jam en la 14-a jarcento. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1431, sed en plua registro ĉe la jaro 1449 oni parolas pri "dezerta Wiesenthal". Laŭ registro el la jaro 1528 Loučná estis denove loĝigita kaj tiuutempe lasis saksia duko konstrui tra Louučná ŝoseon, kiu kondukas el Boží Dar ĝis Jáchymov. En la dua duono de la 16-a jarcento ĉi tie post malkovro de riĉa arĝenta vejno okazis ekfloro de minado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 981
18802 108
18902 224
19002 419
19102 483
19212 230
JaroLoĝantoj
19302 583
19501 079
1961599
1970209
198073
199123
JaroLoĝantoj
200168
201178
201498
2016114
2017115
2018114
JaroLoĝantoj
2019111
2020121
202193
2022135
2023197

Nova nomo redakti

La municipo antaŭe nomiĝis sole Loučná, sed surbaze de loka referendumo ĝi estis ekde la 1-a de januaro 2004 alinomita je Loučná pod Klínovcem. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la muunicipo redonita statuso de urbo. La urbo estis grave trafita de postmilita ellandigo de devenaj loĝantoj. La novekloĝintoj malbone kunvivis kun la montara municipo kaj la nombro de loĝantoj de la dua mondmilito senĉese sinkas. Vivas ĉi tie proksimume 100 loĝantoj, Loučná tiel havas la duan plej malgrandan nombron de loĝantoj el ĉiuj urboj en Ĉeĥio.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti