Lou Bennett

usona muzikisto

Lou Bennett (* 18-an de majo 1926 en Filadelfio; † 10-an de februaro 1997 en Parizo) estis usona hammond-orgeno-ludisto (Hammond-B3), kiu en 1960 ekloĝis en Parizo, kie li kunmuzikis precipe kun la gitaristoj Jimmy Gourley kaj René Thomas kaj frapinstrumnetisto Kenny Clarke. Li ankaŭ surdiskigis en 1966 ekstere de Parizo (en Prago) kun la tiam juna gitaristo Philip Catherine kaj la italo-franca frapinstrumentisto Franco Manzecchi. Ekde 1980 li estris kvinopon, en kiu kunludis i. a. Gerard Badini.

Lou Bennett
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1926 (1926-05-18)
en Filadelfio
Morto 10-an de februaro 1997 (1997-02-10) (70-jaraĝa)
en Parizo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pianistoorgenistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.lou-bennett.org
vdr

Bennett estis en la fruaj 1960-aj jaroj krom Ingfried Hoffmann la plej fama ĵazorgenisto de Eŭropo.

En la franca kinofilmo Le glaive et la balance el 1963 de André Cayatte li estas plurfoje videbla kaj aŭdebla kune kun Kenny Clarke.

Diskoj redakti

  • 1960: Amen (RCA)
  • 1960: Dansez et rêvez avec le trio Lou Bennett (RCA Victor)
  • 1963: Enfin ! (RCA)
  • 1965: Pentacostal feeling
  • 1966: Ovzeni Jazzohevo Festivalu 1966 (Supraphon)
  • 1980: Live At The Club St Germain
  • 1992: Quartet

Eksteraj ligiloj redakti