Louis-Armand de Bourbon-Conti (1695-1727)

Louis Armand de Bourbon, grafo de La Marche, de Alais, de Beaumont-sur-Oise kaj de Pézenas kaj ekde (1709) princo de Conti, duko de Mercœur, senjoro de L'Isle-Adam, princo de Orange (1712), kromnome le Singe vert (la verda Simio), naskiĝis en Versailles la 10an de novembro 1695 kaj mortis en Parizo la 4an de majo 1727. Li estis grava kaj influa franca nobelo.

Kiel militisto, li militis en la epoko de la Milito de hispana sukcedo unue en Germanio kaj poste en Hispanio, sed ĉiam lasante malkuraĝan bildon de si mem. Kiel alta ŝtatestro li partoprenis en enorma fraŭdo kaj alpropriĝis el multe da oro el la ŝtato aŭ investistoj. En sia privata vivo estis konata fiagaĉo, post li estis kontaĝita de variolo (kaj el li ankaŭ lia edzino), kiam li serĉis supozitan kontaĝinton je la persono de prostituitino, kiu estis torturita de li mem. Ĉar li estis nobelo, li ne estis juĝita sed la posedantoj de la bordelo estis same torturitaj.