Louise Bryant

usona ĵurnalisto

Louise BRYANT (naskiĝis la 5-an de decembro 1885 en San-Francisko, mortis la 6-an de januaro 1936 en Sèvres) estis usona marksisto, sufrageto kaj verkisto.

Louise Bryant
Louise Bryant en 1917
Louise Bryant en 1917
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1885 (1885-12-05)
en San-Francisko
Morto 6-an de januaro 1936 (1936-01-06) (50-jaraĝa)
en Sèvres
Mortokialo cerba sangado
Tombo Cimetière des Gonards
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de OregonoUniversitato de Nevado ĉe Reno
Familio
Edz(in)o William BullittJohn Reed • Paul Trullinger
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistosufrageto
vdr

Kiam Bryant havis dudek jaroj ŝi translokiĝis al Portland por ĉeesti la Universitaton de Oregon. Tie ŝi fariĝis aktivulino en la movado por virina balotrajto kaj ankaŭ komencis karieron kiel verkisto.

Ŝi renkontis verkiston John Reed, kiu fariĝis ŝia kunulo kaj profesia kolego ĝis lia frua morto en 1920.

Ili translokiĝis al Novjorko, kie ili asociiĝis kun grupo de radikalaj ĵurnalistoj ĉirkaŭ la revuo The Masses (esperante: La Amasoj). Bryant verkis multe da politikaj artikoloj, poezio kaj estis milit-korespondanto dum la Unua mondmilito. Ŝi fariĝis aŭtoritato pri la Rusa registaro, ĝia eksterlanda politiko, kaj socialismo post la apero de ŝia libro Six Red Months in Russia (esperante: Ses ruĝaj monatoj en Rusio).

Bryant mortis pro hemoragio kaj estis sepultita en Des Gonards-tombejo en Versajlo.

Eksteraj ligiloj redakti