Louka u Litvínova

municipo en la distrikto Most de Ĉeĥio

Louka u Litvínova (germane Wiesa) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudoriente de urbo Litvínov sur bordoj de rojo Radčický potok. Ĝi etendiĝas plejparte laŭlonge laŭ ŝoseo el Litvínov ĝis Mariánské Radčice, kiu en la municipo nomiĝas Sokolovská ulice (Sokolova strato). Vivas ĉi tie 745 loĝantoj (2024). Ĉi tiea stacidomo estas fervoja nodo, kie kruciĝas fervojlinio Oldřichov u Duchcova – Litvínov kaj malpli frekventata fervojlinio Most–Moldava.

Louka u Litvínova
germane Wiesa
municipo
Meze de la municipo (dekstre municipa ofico kaj kapelo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Louka u Litvínova
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Litvínov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Louka u Litvínova
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 17″ N 13° 38′ 12″ O / 50.58806 °N, 13.63667 °O / 50.58806; 13.63667 (mapo)
Katastro 2,68 km² (268 ha) Louka u Litvínova
Loĝantaro 745 (2024)
Denseco 277,99 loĝ./km²
Baseno Mosta baseno
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 33
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0425
NUTS 5 CZ0425 567272
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Louka u Litvínova
Retpaĝo: www.loukaulitvinova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Litvínov, Mariánské Radčice kaj Lom.

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1289.

En la jaro 1947 okazis kuniĝo de municipoj Horní Litvínov, Dolní Litvínov, Chudeřín, Šumná kaj Louka en la novan urbon Litvínov. Louka kiel memstara municipo pereis kaj ĝi portis markigon Litvínov IV. Sed en la sekvantaj jaroj ĝi denove memstariĝis.[1] La 3-an de septembro 1981 okazis en proksima minejo Pluto II eksplodo, kiu komune kun sekva incendio mortigis 65 ministojn kaj pluajn 28 vundigis.[2][3] Al la municipo dum disvastigado de la minado de karbo minacis, ke ĝi estos en la jaro 1992 egaligita kun la tero. Feliĉe ne trafis ĝin tiu sorto, ĉar post la jaro 1989 okazis malkresko d ela minado kaj difino de la tn. Teritoriaj limoj de la minado de brunkarbo en la norda Bohemio.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869357
1880393
1890535
19001 970
19102 056
19211 970
JaroLoĝantoj
19302 105
19501 525
19611 552
19701 303
19801 013
1991648
JaroLoĝantoj
2001762
2011681
2014714
2016711
2017710
2018713
JaroLoĝantoj
2019709
2020679
2021663
2022699
2023737
2024745

Listo de stratoj

redakti
  • Greinerova
  • Husova
  • Na Lukách
  • Nádražní
  • Pluto I.
  • K Coubaláku
  • Ruských zajatců
  • Sokolovská
  • Ševčíkova
  • U Rybníka
  • Zelená

Pluaj fotoj

redakti

Referencoj

redakti