Luca Homonnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Homonnai Luca estas hungara kajakisto.

Luca Homonnai
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1998 (1998-10-11) (25-jaraĝa)
en Orosháza
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Luca Homonnai naskiĝis la 11-an de oktobro 1998 en Orosháza.

Biografio redakti

Luca Homonnai inter 2007-2012 estis kajakisto en Szarvas sur Körös, inter 2012–2016 en Győr sur Danubo, inter 2017–2018 en ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje en 2015 duope aŭ kvarope, sed tio ne sufiĉis esti olimpiano. En mondĉampionumo ŝi estis la dua duope en distanco 500 m. Ŝia plej konata trejnisto estis Viktor Kadler. Ŝi malsaniĝis en 2017 kaj laŭ medicina konsilo ŝi finis sian aktivan sportan karieron en la sekvanta jaro. Post depresio ŝi vojaĝis al Britio, kie ŝi lernis lingvon kaj rekomencis sian vivon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti