Max Bunker

(Alidirektita el Luciano Secchi)

Max Bunker, plumnomo de Luciano SECCHI (24a de Aŭgusto 1939), estas itala bildliteraturisto, kaj publicisto, plej bone konata kiel kun-aŭtoro de Alan Ford.

Max Bunker
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1939 (1939-08-24) (84-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo verkisto • redaktisto • bildliteratura verkisto • filmreĝisoroĵurnalisto • eldonisto vd
Laborkampo literary activity • bildliteraturoĵurnalismoeldonado vd
Verkado
Verkoj Alan Ford vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La kariero de Bunker startis en 1960 kiam li kunfondis, kune kun sia bofrato Andrea Corno, publikigejo fokuzita sur la produktado de komiksoj nome Editoriale Corno. En 1962 Bunker verkis vaker-stila bildolibro, nome Maschera Nera (Nigra masko). Li plue kreis pliajn komiksajn seriojn en kunlaboro kun Magnus (Roberto Raviola) kiel Kriminal, Satanik kaj Maxmagnus.[1] Plej verŝajne la plej sukcesa kreiva kreaĵo de Bunker kaj Magnus estas Alan Ford. Origine publikigita en Majo 1969, la serio pluis dum 75 numeroj. Kiam la Editoriale Corno fermiĝis en 1984, Bunker fondis Max Bunker Press kaj plupublikigis "Alan Ford" en kunlaboro kun aliaj artistoj kiel Paolo Piffarerio.

Kelkaj verkoj redakti

  • Kriminal (1964)
  • Satanik (1964)
  • Gesebel (1966)
  • Maxmagnus (1968)
  • Alan Ford (1969)
  • Fouche (1973)
  • Daniel (1973)

Notoj redakti

  1. Lambiek Comiclopedia. "Magnus". [1] Alirita la 21an de Januaro 2018.