Lucio Marcio Filipo

Lucio Marcio Filipo aŭ en latino Lucius Marcius Philippus (floris en la 1a jarcento a.K.) estis membro de Romisenata familio. Li estis posteulo de la Roma reĝo Anko Marcio kaj la filo de la samnoma konsulo kaj censoro Lucio Marcio Filipo. Li estis pretoro en 60 a.K., kaj iĝis propretoro de Sirio en 59 a.K., kvankam Apiano (Siriaj Militoj 8.51) registras ke li estis propretoro de Sirio en 61 a.K. Tiun saman jaron li edziĝis al Atia Balba Caesonia, nevino de Julio Cezaro. Filipo havis filon kaj filinon Marcia el antaŭa geedzeco kiu finiĝis per la morto de ŝia edzino. La antaŭa edzo de Atia, Gajo Oktavio, estis mortinta je sia reveno al Romo, lasante ŝin kun du gefiloj: Oktavia Minor kaj Gajo Oktavio (estonta Romia imperiestro Cezaro). Filipo amis siajn duonfilojn kvazaŭ ili estus propraj. Li estis konsulo ekde 56 a.K. kun Gnaeus Cornelius Lentulus Marcellinus.

Lucio Marcio Filipo
Persona informo
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en nekonata valoro
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Lucius Marcius Philippus
Patrino nekonata valoro
Frat(in)o Quintus Marcius Philippus
Edz(in)o Atio • nekonata valoro
Infanoj Lucius Marcius Philippus • Marcia • Quintus Marcius Philippus
Parencoj Aŭgusto Cezaro
Oktavia la pli juna
Okupo
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel
vdr