Ludmila Klegová

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ludmila Klegová nomata amike Lýdie (naskiĝis la 22-an de oktobro 1926 - mortis la 26-an de majo 2011) estis ĉeĥa esperantistino, honora membro de ĈEA.

Ludmila Klegová
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1926 (1926-10-22)
Morto 26-an de majo 2011 (2011-05-26) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi estis aktiva esperantistino jam de sia junaĝo kiel membrino de Junularo Ostrava. Ekde la fondo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1969) ŝi sindone laboris por renoviĝo de Esperanto-movado en Ĉeĥio. Ŝi ankaŭ certan tempon laboris en la sekretariejo en Prago. Multajn jarojn ŝi prezidis EK en Poruba kaj fondis Esperanto-rondeton de pensiuloj. Kun aliaj klubanoj ŝi iniciatis plantadon de Esperanto-arbo (tilio) helpe de studentoj de Gimnazio Olga Havlová en Poruba. Ŝi meritis pri eldono de informa Esperanto-broŝuro de la urbo Ostrava, kiun ŝi ankaŭ tradukis. Bedaŭrinde tio estis ŝia lasta poresperanta laboro, kiun ŝi rezignis pro ne tre bona sanstato.