Pola (ruse Луга, vote LaugazLaukaa jõtš) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Luga
ruse Луга
rivero
Luga apud la urbo Kingisepp
Lando Rusio Rusio
Regionoj Novgoroda provinco, Leningrada provinco
Urboj
Fontrivero
 - situo Novgoroda distrikto, Novgoroda provinco
 - alteco 53 m
 - koordinatoj 58° 45′ 54″ N 30° 50′ 37″ O / 58.76500 °N, 30.84361 °O / 58.76500; 30.84361 (mapo)
Enfluejo Finna golfo
 - situo Kingiseppa distrikto,
Leningrada provinco
 - alteco m
 - koordinatoj 59° 40′ 38″ N 28° 18′ 41″ O / 59.67722 °N, 28.31139 °O / 59.67722; 28.31139 (mapo)
Longo 353 km (219 mi)
Akvokolektejo 13 200 km² (1 320 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 112 /s
La baseno de la rivero Luga
La baseno de la rivero Luga
La baseno de la rivero Luga
Vikimedia Komunejo: Luga River
Map

La riverkomenco de Luga situas en marĉoj apud la setlejo Tjosovskij (ruse Тёсовский) de la Novgoroda distrikto de la Novgoroda provinco. Poste ĝi fluas trans la Novgoroda kaj Leningrada povincoj, kaj apud la havena setlejo Ustj-Luga (ruse Усть-Луга) enfluas en la Finnan golfon (en ties parton, nomatan Luga golfeto, ruse Лужская губа). Dum trafluo trans morenaj altaĵoj la rivero havas Sabskaj kaj Kingiseppaj rapidfluojn, inter kiuj kaj post ili ĝis la enfluejo la rivero estas navigebla. Dum tre alta akvo parto de akvoj de la Luga enfluas en la riveron Narva. Ĉe la Luga troviĝas la urboj Luga kaj Kingisepp. La rivero estas populara por akvaj turistoj.[1][2]

Apud Kingisepp ĉe Luga situas la malgranda hidroelektra centralo, nomata Kingiseppa,konstruita en 1915, nun ne funkcianta, sed ne detruita.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. С.А. Агафонова, В.А. Жук, la artikolo Луга en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio” (ruse).
  2. Luga en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  3. 'Kingiseppa hidroelektra centralo (ruse)