Luis Tristán de Escamilla, konata ankaŭ kiel Luis de EscamillaLuis Rodríguez Tristán (Toledo, ĉ. 1585- samloke, 1624), estis hispana pentristo de la skolo de manierismo, apartenanta al la Hispana Ora Jarcento.

Luis Tristán
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1586 (1586-01-01)
en Toledo
Morto 7-an de decembro 1624 (1624-12-07) (38-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Vision of St Francis of Assisi
vdr
Sankta Petro kaj Sankta Francisko. Reĝa Palaco de Riofrío. Provinco Segovio. Patrimonio Nacional (Hispanio).

Filo de komercistoj kaj metiistoj toledaj, eklaboris en la ateliero de El Greco, kies stilon li imitis (ĝis fakto ke oni konfuzigis ofte la fakulojn, kiuj atribuis verkojn de unu al la alia); kun la kreta pentristo estis el 1603 al 1606, sed poste li foriris al Italio, kie li estis ekde 1606 al 1613. Oni konsideras lin ĉefa disĉiplo de la toleda pentristo, krom lia propra filo, Jorge Manuel Theotocópuli. Li laboris sian tutan vivon en Toledo. Ne stiligis tiom la figurojn kiel lia majstro kaj klopodis nuancigin jam iom eksmodan manierismon per naturalismajn nuancojn ĉe ĉiutagaj objektoj kaj traktado de materialoj, kio devenas el la italaj sekvantoj de Caravaggio kaj de la eĥoj de la Kontraŭreformacio. Lia stilo estis ege personeca, kun aspra graveco, terecaj nuancoj sur kiuj brilas intensa lumkoloraro.

Bibliografio redakti

  • Alfonso Pérez Sánchez kaj Benito Navarrete Prieto, Luis Tristán 1585-1624 Ediciones del Umbral, 2001.

Eksteraj ligiloj redakti