Lumturo Chassiron
La lumturo Chassiron [ʃasiʁɔ̃] staras sur klifo de la norda pinto de Oléron, franca insulo en Atlantika Oceano. Ĝi estis konstruita por plifaciligi aliron al Rochefort tra la markolo Antioche, kies rokoj ofte pereigis ŝipojn. Ĝi estas la dua plej malnova ankoraŭ uzata lumturo en Francio, post la lumturo Cordouan.
Lumturo Chassiron | ||
---|---|---|
La lumturo en 2008 | ||
Situo | ||
Koordinatoj | 46° 02′ 48″ N 1° 24′ 37″ U / 46.04667 °N, 1.41028 °U (mapo)Koordinatoj: 46° 02′ 48″ N 1° 24′ 37″ U / 46.04667 °N, 1.41028 °U (mapo) | |
Lando | Francio | |
Loko | Saint-Denis-d'Oléron (Charente-Maritime) | |
Ecoj | ||
Konstruo | 1834–1836 | |
Alto | 43 m (224 ŝtupoj) | |
Supermara alto | 50 m | |
Trafdistanco | 28 nmi (52 km) | |
Signalo | Blanka lumo ĉiun 10-an sekundon | |
Lampo | Halogena lampo (1 500 W)[1] | |
Vizitebla | Jes | |
Loĝata | Ne | |
Protekto | Historia monumento (2012)[1] | |
Mapo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Priskribo
redaktiLa lumturo estas 43 m alta kaj oni povas atingi la supron per la 224 ŝtupoj de ĝia helika ŝtuparo. De tie klare videblas la norda parto de Oléron, la insulo Ré kaj La Rochelle.
La bazo de la lumturo gastigas muzeon pri tradicia fiŝkaptado. La turo staras en la mezo de ĝardeno, kiu havas formon de kompasa rozo[2].
Historio
redaktiInter 1679 kaj 1682 estis konstruita unua lumturo laŭ ordono de Jean-Baptiste Colbert. Ĝi estis 27-metra cilindra turo el ŝtono. Ĝi estis detruita kaj anstataŭigita per la nuna lumturo, konstruita de 1834 ĝis 1836. Ĝi estis unue tute blanka, sed en 1926 oni aldonis tri nigrajn striojn por pli bone distingi ĝin de la lumturo de Balenoj en Ré. La lampo unue funkciis per oleo kaj, post 1895, per gaso; ĝi estis elektrigita en 1930[1].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Phare de Chassiron (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de junio 2013 .
- ↑ Jardin du phare de Chassiron (france). Parcs et Jardins de France. Alirita 11-an de junio 2013 .
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la lumturo
- Prezento de la lumturo Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine