Lung Boonmee raluek chat

taja filmo

Lung Boonmee raluek chat ("Onklo Boonmee memoras pri siaj antaŭaj vivoj;" tajlitere ลุงบุญมีระลึกชาติ) estas taja filmo farita de la filmreĝisoro Apichatpong Weerasethakul en 2010. Ĝi gajnis la Oran Palmon ĉe la Festivalo de Cannes en 2010.

Lung Boonmee raluek chat
filmo
Originala titolo ลุงบุญมีระลึกชาติ
Originala lingvo taja lingvo • tajlandlaŭa lingvo
Kina aperdato 21 maj. 2010, 30 sep. 2010, 25 jun. 2010, 1 sep. 2010, 23 sep. 2010
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, fantasta filmo
Kameraado Sayombhu Mukdeeprom
Reĝisoro(j) Apichatpong Weerasethakul
Produktisto(j) Charles de Meaux • Lluís Miñarro • Apichatpong Weerasethakul • Hans W. Geißendörfer
Scenaro Apichatpong Weerasethakul
Loko de rakonto Tajlando
Rolantoj Jenjira Pongpas
Honorigoj Ora Palmo
IMDb
vdr

Analizo

redakti

Strukturo

redakti

Estetika sesparteco

redakti

Malsame de pli fruaj filmoj de Apichatpong Weerasethakul, la fantastaj vizioj aperas tre frue en la rakonto. Post la unua duonhoro, la filmo plonĝigas onin en supernaturan realecon, ĝis en la fino de la filmo ĝi revenas en pli realisman universon. La reĝisoro komence intencis fari dupartan filmon, kiel Sud pralad, sed ŝanĝis sian decidon. Li poste ideis doni malsaman stilon al ĉiu bobeno (t.e. rakonta segmento de la filmo). Li do dividis la rakonton en ses dudek-minutajn segmentojn[1] kun malsamaj stiloj[2]. Li asignis al ĉiu segmento propran tendencon de lumigo, aktorado, kaj surscenigo. Tamen li provis fari, ke tiuj malsamoj ne estu tro okulfrapaj: «Se oni ludas la bobenojn aparte, oni bone vidas la malsamojn, sed en la kontinueco tio estas pli malfacile perceptebla»[3]. La usona kritikisto Justin Chang vidas en la rifuzo dupartigi la filmon la kialon de ĝia dolĉeco kaj fluideco, kiu promenigas «de unu revaĵo al alia»[4].

La unua segmento konformas al dokumenta, preskaŭ natureca stilo, prezentante la rolulojn, la lokon, kaj la draman intereson. Tie la reĝisoro privilegias la sinsekvecan filmopafon por starigi la etoson kaj plonĝigi la spektanton en revecan staton[5]. La aliaj bobenoj montras pli klasikajn muntefektojn. Mark Adams, ĉefredaktoro de la angla gazeto Screen, asertas, ke la filmo malfermiĝas kun scenoj de «bilda trankvilo,» kiuj iĝas pli kaj pli moviĝaj kaj vivaj dum la rakonto disvolviĝas[6] - Les Inrockuptibles nomas tion «furiozaj ŝaltoj de la akcelilo» sekvantaj senstreĉajn scenojn. La dua bobeno estas inspirita de la estetiko de la tajaj fikciaĵoj, kiujn la reĝisoro rigardis en la televido en sia infaneco. La tria (la biena epizodo) revenas al dokumenta inspiro, en stilo kiun la reĝisoro nomas «iomete franca», kun interkontrasta lumigo. La kvara (la princina epizodo) estas kostuma filmo. La kvinan (la ĝangalan) la reĝisoro priskribas kiel mikson de la du antaŭaj: la lumigo estas tre stiligita, preskaŭ teatra, kaj arteca, omaĝe al malnovaj filmoj. La sesa kaj lasta parto reiras al la estetiko de la unua bobeno: oni revenas en la nuntempan mondon, filmitan per longaj pafoj kaj kun realisma lumo[3].

Referencoj

redakti
  1. Philippe Azoury (1-a de septembro 2010). “Je voix ces fantômes, le passé ne meurt jamais (interview)”, Libération. 
  2. « Apichatpong Weerasethakul : "Respecter l'imagination du spectateur" » Arkivigite je 2010-06-26 per la retarkivo Wayback Machine, speciala blogo pri Cannes, Les Inrockuptibles, 23-a de majo 2010.
  3. 3,0 3,1 Stéphane Delorme kaj Jean-Philippe Tessé, « Différentes réalités », intervjuo kun Apichatpong Weerasethakul, Cahiers du cinéma 657 (junio 2010) p. 10-12.
  4. Uncle Boonmee Who Can Recall His Past Lives (angle). variety.com via Wikiwix. Arkivita el la originalo je 2011-02-24. Alirita 09-10-2023..
  5. Jean-Sébastien Chauvin, « Impressions cannoises », Cahiers du Cinéma 657, junio 2010.
  6. Uncle Boonmee Who Can Recall His Past Lives. Screen. Alirita 13-08-2020.