Lupión [luPJON] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la nordoriento de la komarko La Loma, lime kun Baeza kun kiu estas tre rilata, kaj kun la municipoj Ibros, Torreblascopedro, Begíjar kaj Linares.

Lupión
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23528
Demografio
Loĝantaro 806  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 1′ N, 3° 34′ U (mapo)38.0159136-3.57102439327Koordinatoj: 38° 1′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 24,32 km² (2 432 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lupión (Provinco Ĥaeno)
Lupión (Provinco Ĥaeno)
DEC
Lupión
Lupión
Situo de Lupión
Lupión (Hispanio)
Lupión (Hispanio)
DEC
Lupión
Lupión
Situo de Lupión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lupión [+]
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Lupión nordokcidente bluverdece.

La areo de la municipo estas 24,33  km2 kie loĝas 842 geloĝantoj, do loĝdenso estas 36,21 loĝ./km2.

La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.

Geografio redakti

Ĝi estas en zono inter riveroj, precize Gvadalkiviro kaj ties alfluanto Gvadalimar. Ties municipa teritorio descendas de oriento okcidenten ĝis la rivero Gvadalimar, en la baseno de Gvadalkiviro, en la plej norda parto de la Betika Montĉeno kie estas la dua grava urba kerno de la municipo, kiu estas la setlejo Gvadalimar. La olivarboj, kiu estas konstituita en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo, estas la ĉefaj enspezofontoj de la loko, komplemente kun tiuj devenaj de la kultivo de kotono kiu estas kultivata en la valo de la rivero Gvadalkiviro.

Historio redakti

En la 14a de aŭgusto 1795 la reĝo Karolo la 4-a sendependigis Lupión de la urbo Baeza. Tio restis tiel ĝis 1813, kiam la setlejo Torreblascopedro petis sian propran sendependon disde Lupión, kaj tio daŭris ĝis 1871, kiam ĝi sendependiĝis el la municipo Lupión.

Ene de la rekonstrua laboro fare de la frankisma diktaturo en julio 1953 oni kreis Guadalimar, submunicipo konstruita inter la jaroj 1954 kaj 1958 en la municipa teritorio de Lupión. Ĝi estis inaŭgurita persone de la diktatoro Francisco Franco en 1961 kun la dekomenca nomo Guadalimar del Caudillo kaj ekde tiam ĝi formas parton de Lupión, reloĝata de duonmilo da loĝantoj apartenantaj al familioj de Lupión, Begíjar, Baeza, Ibros, Bélmez de la Moraleda, Pontones kaj aliaj apudaj lokoj. La urbestro estis preskaŭ ĉiam komunisto.

Vidu ankaŭ redakti