La Loma (La holmo) estas komarko de la Provinco Ĥaeno, Andaluzio, Hispanio. Ties ĉefurbo, historie kaj kiel administracia centro, estas Úbeda. Temas pri teroj tre fekundaj, pro kio la ĉefa ekonomia agado de la komarko estas derivata de la agrikulturo kaj pli precize de la kultivo de olivarboj kaj lastatempe la kultura turismo atingis gravon en Úbeda kaj en Baeza, la du renesancaj urboj, katalogitaj kiel Monda heredaĵo de Unesko.

La Loma
comarca of Andalusia [+]

LandoHispanio

- koordinatoj38° 1′ 16″ N, 3° 27′ 46″ U (mapo)38.02124282-3.46269385Koordinatoj: 38° 1′ 16″ N, 3° 27′ 46″ U (mapo)
Areo1 037,4 km² (103 740 ha) [+]


La Loma (Ĥaeno) (Tero)
La Loma (Ĥaeno) (Tero)
Komarko La Loma de Ĥaeno en Andaluzio.

La Loma (Hispanio)
La Loma (Hispanio)
DEC
La Loma
La Loma

Map
La Loma
Vikimedia Komunejo:  La Loma [+]
vdr
La Loma centre kaj markita helflave.
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno.

Ĝi havas 77 162 loĝantoj (informo de INE por 2018), areon de 1037,4 km², kaj loĝdensecon de 76,5 loĝ/km².

Geografio redakti

La Loma estas ankaŭ natura komarko kiel interrivera altebenaĵo, klare limigita de la valoj de du riveroj: norde Gvadalimar kaj sude Gvadalkiviro.

Ĝi limas sude kun la komarko Sierra Mágina, oriente kun Las Villas kaj Sierra de Cazorla, norde kun El Condado, kaj okcidente kun la komarko Sierra Morena kaj la Metropola Areo de Ĥaeno.

Plej parto de la teritorio de tiu komarko estas fekunda kamparo de olivarboj de kultivo tre intensiva, alterne kun malgrandaj areoj sen irigacio dediĉitaj al kultivoj de herboj kaj kun la valoj de la riveroj Gvadalkiviro kaj Gvadalimar, kie elstaras speciale la industriaj kultivoj de irigacio.

Kiel ekzemplo de la konstanta oleprodukta hegemonio de la komarko ekde antaŭ 10-15 jaroj, oni atentu informojn de 2005: la komarko de La Loma estis la plej produktiva, kun 117 777 tunoj da olivoleo, sekvita de Suda Kamparo (85 508 tunoj), Norda Kamparo (79 355), Sierra Sur (45 398), El Condado (37 428) kaj Mágina (24 435).

Municipoj redakti

La Loma estas formata de la jenaj municipoj: