Luterana preĝejo (Oroszlány)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbomezo de Oroszlány.
Luterana preĝejo de Oroszlány | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo de Oroszlány
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Oroszlány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 30 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
HistorioRedakti
Post dominado de turkoj Oroszlány ne estis loĝata, en 1701 luteranoj alvenis. Ili aranĝis mesojn subĉiele dekomence, sed jam en la sekva jaro ili havis preĝejon kun lernejo. Post jaroj la loka bienestro estis katoliko, tial la luteranoj suferis pro molestadoj. Tamen en 1747 la preĝejo estis parte renovigita, en 1763 plene rekonstruita, en la jaroj 1786-1787 eĉ nova preĝejo (nun videbla) estis konstruita. La orgono estis farita en 1792, modernigita en 1963. En 1898, post la 2-a mondmilito kaj en 1987 la preĝejo renoviĝis. Ekde 1962 koruso funkcias en la preĝejo .
KonstruaĵoRedakti
La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malantaŭ la navo la kvarlatera sanktejo etendiĝas, apude malalta sakristio troviĝas. Interne galerio estas en 3 flankoj. estas la kasona plafono. Pli malsupre ĉe la enireja kaj tura flankoj galerio etendiĝas.