Luterana preĝejo (Csákvár)
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Csákvár (Hungario).
Luterana preĝejo de Csákvár | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csákvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Fejér |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Dum la kontraŭturkaj bataloj la protestatismo forbalais la katolikismon en Csákvár. La protestantoj uzis la katolikan kirkon ĝis 1748, poste pro la kontraŭreformacio la katolikoj fortiĝis kaj reakiris ĝin. En la 1760-aj jaroj komenciĝis la luterana vivo, komence en privataj ĉambroj, poste en aliaj komunumoj aŭ en la kalvinana diservo. En 1788 la luteranoj aliĝis al grupo de Oroszlány kaj en la sekva jaro ili aĉetis domaĉon. La kirketo estis konstruita en tiu loko en 1792. Tio estis levita al paroĥo en 1808. La turo estis konstruita en 1832. La plena preĝejo paŝo post paŝo ruiniĝis, tial en 1870 pli nova estis konstruita. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo, paroĥo kaj luterana lernejo ruiniĝis. Ekde 1969 la luterana grupo estis kunigita al Bicske-Csabdi.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, sed la simetria fasado rekte atingas la trotuaron. Meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas.