Luterana preĝejo (Pápa)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Pápa, en la urbocentro.

Luterana preĝejo de
Pápa
Luterana preĝejo en Pápa
Luterana preĝejo en Pápa
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Veszprém
Dato de konsekro 1884
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1883–1884
Specifo
Alto 34 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde la 1520-aj jaroj la luteranismo jam havis adeptojn en la urbo. En 1537 plejparto de la loĝantoj jam estis luteranoj, kiuj uzis la iaman paroĥan katolikan kirkon ĝis 1580, poste la kalvinanoj uzis ĝin. En 1707 la luteranoj havis preĝdomon, sed post fiasko de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1714 la luteranoj jam ne plu havis eblecojn. Baldaŭe laŭ permeso de Jozefo la 2-a en 1786 pli nova preĝdomo konstruiĝis sen turo, sen sonorilo kaj sen enirejo el la strato. Nombro de la kredantoj altiĝis. Ili kolektis monojn en 1877 por kompleta preĝejo, kiu pretiĝis en la sekva jardeko. Dum la 2-a mondmilito negravaj partoj ruiniĝis, sed ĉio renoviĝis en 1949. En 1988 la preĝejo denove renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

En la interna parto estas menciindaj la altaro, kiu laŭ la kutimo estas kune kun la predikejo. La altara bildo prezentas la Ĉieliron, pentritan en 1884. La unua orgeno pretiĝis en 1884, la nuna en 1939.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
La altaro kun la predikejo