Márton Nagy (pastro)

Márton NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Márton estis hungara piarista pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1844).

Márton Nagy [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1804 en Hungara reĝlando en Muzsla, (nuntempa Mužla en Slovakio). Li mortis la 5-an de aprilo 1873 en Szentgyörgy (nuntempa Svätý Jur en Slovakio).

Biografio redakti

Márton Nagy frekventis gimnazion en Esztergom, poste li lernis filozofion en Győr kaj Eger. En 1824 li aliĝis al piaristoj. Li ekinstruis en Kalocsa en 1827. En la sekva jaro li lernis teologion en Nyitra kaj Szentgyörgy, kie li pastriĝis, poste li revenis al Kalocsa por instrui plu. Baldaŭe li instruis en Szeged, Pest (urbo), Vieno, Tata (Hungario). Fine li estis lernejestro, li retiriĝis en 1870. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto) redakti

  • Az erény ösvénye (1840) - tradukaĵo el la germana por infanoj
  • Szent mise áldozati énekek a tatai gymnasiumi ifjuság használatára (1845)
  • Második nyelvgyakorló és olvasókönyv. Az ausztriai birodalombeli kath. elemi iskolák számára (1857)
  • A gyermek fokozatos fejlődése (1868)

Fontoj redakti