Máté Pálhegyi [pAlhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálhegyi Máté estas hungara flutisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Máté Pálhegyi
Persona informo
Naskiĝo 1975
en Hungario Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato de Pécs
Okupo
Okupo flutisto • universitata instruisto
vdr

Máté Pálhegyi[1] naskiĝis en 1975 en Hungario.

Biografio redakti

Máté Pálhegyi edukiĝis en Budapeŝto, li konatiĝis kun la muziko jam en la infanĝardeno. Li unue studis en konservatorio, poste en Scienca Universitato de Szeged, kie li ricevis en 2000 pedagogian diplomon. Pli frue en 1999 li frekventis majstran klason de en:Reinhard Goebel en la Baroka Akademio de:Attersee am Attersee. Li akiris diplomon pri ĉambra muziko en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 2002, lia ĉefinstruisto estis Lóránt Kovács. Fine li studis muzikologion en Universitato de Pécs en 2006 akirinta plian diplomon de Zoltán Gyöngyössy. En 2004 li partoprenis en fondo de orkestro kun 24 muzikistoj. Lia repertuaro konsistas el la baroka muziko ĝis la moderna ĵazo. Ekde 2007 lia muziko estas aŭdebla en la Hungara Radio. Li estis profesoro pri fluto en la konservatorio en Budapeŝto de 2002 ĝis 2007, poste en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, sed li instruas ankaŭ en Vieno. Pálhegyi estas edziĝinta, havas tri filojn kaj loĝas en Vieno.

Fontoj redakti

Referencoj redakti