M. DuMont Schauberg

germana eldonejo

M. DuMont Schauberg estas unu el la plej tradiciaj kaj renomaj germanlingvaj libroeldonejoj. Ĝi fondiĝis en 1620 kaj havas sian centran oficejon en Kolonjo. Krom literaturon kaj altformatajn artan librojn de la nuna libroeldona branĉo DuMont Buchverlag, la konzerno produktas plurajn gazetojn, inter kiuj plej gravas la taggazetoj Kölner Stadt-Anzeiger, Berliner Zeitung, Frankfurter Rundschau, General-Anzeiger (Bonnno), Hamburger Morgenpost, Express, Berliner Kurier kaj Mitteldeutsche Zeitung. Aldone ĝi vivtenas informajn retejojn, kaj partoprenas en pluraj regionaj radiofoniaj kaj televidaj kanaloj.

DuMont

Frankfurta librofoiro 2012 eldonejo Du Mont.JPG
Fondita 1620
Sidejo Kolonjo
Estr(ar)o Alfred Neven DuMont
Dungitoj 4192 (en 2010)
Spezosumo 711,3 milionoj da € (en 2010)
Agokampo libroeldonado, gazetoj, informaj retejoj, regionaj radiofoniaj kaj televidaj kanaloj
TTT dumont.de (ĝenerala konzerna retejo), dumont-buchverlag.de (libroeldona branĉo)
Information icon.svg
vdr

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la libroeldona branĉo kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

la konzerna centralo Neven-DuMont-Haus en la kolonja urboparto Niehl