Mijake Ŝihej

japana esperantisto
(Alidirektita el MIJAKE Ŝihej)

MIJAKE Ŝihej (naskiĝis la 16-an de oktobro 1901 en Simaneken - mortis la 29-an de majo 1980 en Tokio) estis membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de UEA.

Mijake Ŝihej
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1901 (1901-10-16)
en Gubernio Ŝimane
Morto 29-an de majo 1980 (1980-05-29) (78-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperantistiĝinte en ĉ. 1920, li estis inter 1931 kaj 1971 unu el la plej aktivaj gvidantoj de la japana Esperanto-movado. De marto 1932 ekskluzive li oficis kiel sekretario de JEI.

Eble lia plej grava iniciato estis la lanĉo de kunloĝaj Esperanto-kursoj en 1962. Tiu maniero organizi kursojn poste sufiĉe enradikiĝis. Li redaktis la revuon Esperanto-Lernanto 1933.[1]

Mijake iniciatis Japanan Esperanto-Literaturan Societon en 1932, kiu celis plibonigon de stilo de japanaj verkistoj kaj elekton de japanaj tradukindaj verkoj. Mijake kompilis Vortaro de Esperanto (Esperanto-Japana, Japana-Esperanta). (1965), verkis Elementa legolibro de Esperanto (1971) kaj tradukis literaturaĵojn el la japana, franca kaj angla.

Verkoj redakti

  • Elementa legolibro de Esperanto (1967)
  • Kihon esuperanto bunpó (1972)
  • Oktobro

Tradukoj redakti

  • Daudet, Alphonse: Leteroj el mia muelejo (1949)
  • Okamoto, Kidoo: Epizodo en Ŝuzenĵi (1931)

Referencoj redakti