MO S-5 "Na Trati"
MO S-5 "Na Trati" (Esperante Sur Fervojo) estas infanteria fuorto situanta proksime de urbo Bohumín kaj en proksimeco de rivero Odra. La objekto konsistas el du partoj, inter kiuj kondukis fervojo. Ambaŭ partoj de la fuorto estas kunigitaj sub la fervojo per 22 m longa koridoro en subaj etaĝoj de la objektoj. Kune kun ceteraj objektoj ĝi kreas linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Nuntempe la objekto estas alirebla de landvojo kondukanta al limpasejo Bohumín (CZ) – Chałupki (PL).
Na Trati | ||
---|---|---|
![]() | ||
La dekstra parto de la objekto. | ||
Koda nomo | MO S-5a - dekstra | |
Betonado | 14-a de julio – 29-a de julio 1936 | |
Tipo | PSJ | |
Rezistkapablo | la III-a | |
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre | Q, D, D | |
Kloŝoj - turoj - kupoloj | ZD | |
Ŝirmaj embrazuroj | 2 | |
Nombro de etaĝoj | 2 | |
Konstru-subsektoro | la 1-a subsektoro – Bohumín | |
Hom-ekipo | 21/21 | |
Bataliono | la I-a | |
Roto | la 1-a | |
Na Trati | ||
---|---|---|
![]() | ||
Fervojon anstataŭis alveturejo al aŭtostrado. | ||
Koda nomo | MO S-5b - maldekstra | |
Betonado | 14-a de julio – 29-a de julio 1936 | |
Tipo | PSJ | |
Rezistkapablo | la III-a | |
Armiloj en embrazuroj sub betono maldekstre | Q, D, D | |
Kloŝoj - turoj - kupoloj | ZD | |
Ŝirmaj embrazuroj | 1 | |
Nombro de etaĝoj | 2 | |
Konstru-subsektoro | la 1-a subsektoro – Bohumín | |
Hom-ekipo | 21/21 | |
Bataliono | la I-a | |
Roto | la 1-a | |
MO S-5 "Na Trati" | |
muzeo | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Situo | MO S-5 "Na Trati" |
- koordinatoj | 49° 54′ 39″ N 18° 19′ 51″ O / 49.91083 °N, 18.33083 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Bohumín |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: MO-S5 Na trati www.bunkr-bohumin.cz/ MO-S5 Na trati | |
![]() |
Historio
redaktiLa objekto estis betonita dum tagoj 14-a de julio – 29-a de julio 1936 en la unua etapo de konstruado de la ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Najbaraj objektoj estas MO S-4 "U Šedé vily" (dekstre) kaj MO-S 6 "Odra" (maldekstre). Post munkena interkonsento kaj post okupo de la ĉeĥoslovaka limregiono en la jaro 1938 la fuorto estis okupita de pola armeo. En la jaro 1939 la objekto estis senbatale okupita de soldataro de Germanio. Dum okupado estis el la objekto elŝiritaj blenditaj kloŝoj kaj kreneloj. Fine de la milito ĉi tie estis posteno de kontraŭaviadila defendo kaj deponejo de municio. Post la jaro 1945 la objekto estis forlasita. En la jaro 1999 transprenis la objekton en zorgon Klubo de armea historio Bohumín, z. s kaj ĝi trafikas la obekton kiel muzeon. En la jaro 2006 estis transmetita fervojlinio ekster la objekto kaj sur ties loko estis konstruita ŝoseo kondukanta ĝis Pollando kaj al aŭtostrado D1 (D47).[1]
Konstruado
redaktiMO S-5 Na trati estas duetaĝa atipa ambaŭflanka infanteria fuorto. La objekto estis dividita per fervojlinio en du memstarajn fuortojn - la dekstra MO S-5a kaj la maldekstra MO- S-5b, kiuj estis kunigitaj per 22 metroj longa subtera koridoro. La propran betonadon faris firmao Karel Skorkovský el Prago. Por la betonado estis bezonaj 4 314 m3 da betono.[2] Inter la objektoj MO S-4 "U Šedé vily" kaj MO S-5 Na trati estis enmetitaj du malpezaj objektoj mod. 37 typ A140 Z kaj A 160 Z.[3]
Garnizono
redaktiLa garnizonon en la tempo de batalpreteco kreis 44 soldatoj (la pacaj nombroj estis duona) el la 1-a roto de la 1-a bataliono de la limgardista regimento 4. Al la batalgarnizono estis plie alkomanditaj du oficiroj kaj tri artileriaj gvatistoj.[4]
Armilaro kaj ekipaĵaro
redaktiLa devenan armilaron kreis du kontraŭtankaj 4cm kanonoj mod. 36 en faro soloo (koda markigo armilo Q, do sen peza mitralo) en memstaraj ĉambroj. Kvar malpezaj maŝinpafiloj mod. 35 en memstaraj kreneloj (soloo), kiuj estis pli malfrue anstataŭigitaj per pezaj maŝinpafiloj mod. 37. La objekto havis enigitaj du blendajn kloŝojn en la 3-a grado de rezistkapablo. La dekstra kloŝo havis mason 43 890 kg kaj la maldekstra 41 270 kg. En la kloŝoj estis uzataj peza maŝinpafilo mod. 37 (la dekstra parto) kaj malpeza maŝinpafilo mod. 26 (la maldekstra parto). En helpaj pafejoj estis uzataj tri malpezaj maŝinpafiloj mod.26. Sume estis en la objekto instalitaj ses deglitiloj por grenadoj.
Ĉiu parto estis ekipita per propra filtroventolila maŝino, hakita puto kaj dizelelektra movumo.
Pluaj fotoj
redakti-
La dekstra parto en la jaro 2000
-
MO-S 5a la dekstra parto en la jaro 2001
-
MO-S 5a la maldekstra parto en la jaro 2001
-
Stato en la jaro 2014
Ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Durčák, Josef. (2005) Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938, 2‑a eldono.
- ↑ Rucki, Miloslav; et al.. (2009) Opevnění IV. sboru. Část 2. : Bohumínský stavební podúsek, 1‑a eldono, Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan ŠKODA - FORTprint. ISBN 978-80-86011-39-4.
- ↑ Rucki ... cd, p. 20
- ↑ Konečný, Vladimír; et al.. (2010) Samostatný pěchotní srub MO-S5 "Na trati", 1‑a eldono, Červený Kostelec: Čermáková Pavla Ing. - FORTBOOKS. ISBN 978-80-904463-1-1.
Literaturo
redakti- DURČÁK, Josef. : Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938. 2. vyd. Opava : AVE Centrum, 2005. ISBN 80-86268-05-5.
- RUCKI, Miloslav, et al. : Opevnění IV. sboru. Část 2. : Bohumínský stavební podúsek. 1. vyd. Dvůr Králové nad Labem : Ing. Jan ŠKODA - FORTprint, 2009. ISBN 978-80-86011-39-4.
- KONEČNÝ, Vladimír, et al. : Samostatný pěchotní srub MO-S5 "Na trati". 1. vyd. Červený Kostelec : Čermáková Pavla Ing. - FORTBOOKS, 2010. ISBN 978-80-904463-1-1.
- TOMAŠOVSKÝ, Petr. : Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava. 1.vyd. Opava : AVE Centrum, 2000. ISBN 80-86268-01-2
Rilataj temoj
redakti- Muzeo de fortikaĵoj Hlučín-Darkovičky
- Sektoro Moravia Ostrava
- Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava
- Limpasejo Chałupki-Bohumín (ŝosea)
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝoj de la fuorto MO-S5 Na trati
Sekvanta objekto: | Sektoro Moravia Ostrava | Antaŭa objekto: |
---|---|---|
MO S-6 | MO S-5 "Na Trati" | MO S-4 |